Ponto de Londono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: es:London Bridge; cosmetic changes
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:런던 브리지
Linio 34: Linio 34:
[[it:London Bridge]]
[[it:London Bridge]]
[[ja:ロンドン橋]]
[[ja:ロンドン橋]]
[[ko:런던 브리지]]
[[ms:Jambatan London]]
[[ms:Jambatan London]]
[[nl:London Bridge]]
[[nl:London Bridge]]

Kiel registrite je 04:06, 26 jun. 2010

La ponto de Londono, krepuske.

La ponto de Londono (anglalingve London Bridge) estas unu el la pontoj de Londono en Anglio. Ĝi troviĝas super la rivero Tamizo, inter la City de Londono kaj la distrikto Southwark. La du plej proksimaj pontoj estas Cannon Street Railway Bridge kaj Tower Bridge. Tie estis konstruita la unua, originala ponto de Londono, kaj ĝi tial estas tre fama. Ĝi restis la sola ponto super la Tamizo en Londono ĝis la malfermo de Westminster Bridge en 1750.

Ĉirkaŭa areo

Ĉe la suda flanko de la ponto situas la katedralo Southwark kaj la metro-stacio London Bridge. Ĉe la norda bordo situas la Monumento al la Granda Incendio de Londono kaj la metro-stacio Monument. Oni ofte konfuzas la ponton de Londono kun Tower Bridge, kiu estas hodiaŭ la plej fama ponto de la brita ĉefurbo.

Historio

Ligna ponto jam ekzistis dum la romia periodo. Ĝi estis anstataŭita dum la 12-a jarcento de ŝtona verko, kiu entenis 19 arkojn. Ĝis 1770, tiu ponto estis kovrita de domoj, butikoj kaj eĉ de unu kapelo. En 1831, la ponto estis denove rekonstruita, tiufoje en granito kaj fare de John Rennie. Oni poste konsideris ĝin kiel tro mallarĝan ponton : ĝi estis dispecigita en 1969 kaj vendita al usonanoj, kiuj remuntis ĝin en la urbo Lake Havasu City (Arizono). Ĝi estis anstataŭita de la nuna ponto, inaŭgurita en 1973 kaj farita de la arkitekto Harold King.

La ponto de Londono estas do hodiaŭ unu el la plej modernaj pontoj de la ĉefurbo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj