Trolebuso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lv:Trolejbuss
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: be-x-old:Тралейбус
Linio 30: Linio 30:


[[be:Тралейбус]]
[[be:Тралейбус]]
[[be-x-old:Тралейбус]]
[[bg:Тролейбус]]
[[bg:Тролейбус]]
[[bs:Trolejbus]]
[[bs:Trolejbus]]

Kiel registrite je 14:26, 30 jun. 2010

Ŝkoda-trolebuso
Trolebuso en Volgograd, Rusio, 2003.

Trolebuso estas elektra aŭtobuso, kiu prenas sian energion per troleo super la vojo.

Male al tramo, al kiu sufiĉas unu drato kaj la metalaj reloj por provizi energion, trolebuso bezonas du dratojn. Ĉar tiuj devas ne havi kontakton inter si, la busa troleo-duo devas esti mallarĝa; ĝi kutime konsistas el pulioj, kiuj ne glitas, sed ruliĝas laŭlonge de la dratoj.

Avantaĝoj de trolebusoj estas, kiel ĉe elektraj tramoj, la manko de rubgasoj kaj motora bruo kaj la akcela forto ĉe malaltaj rapidoj (elektra motoro ne bezonas transmisiilon). Esploroj trovis, ke eĉ la rubgasa bilanco (kiu enkalkulas la rubgasojn de elektrocentraloj) estas favora. Kompare al tramo trolebuso postulas malpli da substruktura investo, ĉar oni ŝparas la trakojn.

La unua trolebuso veturis en 1882 en Berlino. Nun la lando kun plej multe da trolebusoj estas Rusio, kie 89 urboj havas trolebusojn; Moskvo havas 2.000. Ŝanhajo havas la plej malnovan konstante ekzistintan reton (de 1914). La plej longa trolebusa itinero ligas flughavenon en Simferopolo kun ĉemara ripozurbo Jalto en Krimeo, ĝia longeco estas 86 kilometroj.

Ekzistas hibridaj busoj, kiuj eksterurbe (kie ne ekzistas dratoj) veturas dizele kaj ĉe la urbolimo ekprenas kurenton de dratoj. Aliaj havas akumulatorojn, kiuj permesas eksterdratan veturadon.

Ĝenerale oni konstatas ne tro grandan popularecon de trolebusoj, kie ili ne jam ekzistas; preskaŭ nenie okazas instalo de novaj trolebusaj sistemoj.

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara