Spreitenbach: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: war:Spreitenbach
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lmo:Spreitenbach
Linio 52: Linio 52:
[[fr:Spreitenbach]]
[[fr:Spreitenbach]]
[[it:Spreitenbach]]
[[it:Spreitenbach]]
[[lmo:Spreitenbach]]
[[nl:Spreitenbach]]
[[nl:Spreitenbach]]
[[pt:Spreitenbach]]
[[pt:Spreitenbach]]

Kiel registrite je 22:07, 6 jul. 2010

Spreitenbach
Blazono de Spreitenbach
Spreitenbach
urbo en Svislando • komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 25′ 15″ N 8° 22′ 0″ O / 47.42083 °N, 8.36667 °O / 47.42083; 8.36667 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 15″ N 8° 22′ 0″ O / 47.42083 °N, 8.36667 °O / 47.42083; 8.36667 (mapo)
Areo 8,60 km²
Alteco 421 m super marnivelo
Poŝtkodo 8957
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Spreitenbach
vdr

Pri la komunumo

Spreitenbach estas urbo komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 10568 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

La industria urbo Spreitenbach situas ĉe la suda bordo de la rivero Limato, kaj apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Zuriko.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Spreitenbach limas en nordo al Würenlos, en nordoriento al Oetwil ĉe Limato, en oriento al Dietikon, en sudo al Bergdietikon, en sudokcidento al Bellikon kaj Remetschwil, kaj en nordokcidento al Killwangen.

Trafiko

La urbo Spreitenbach atingeblas per busoj de la Zurika Trafikunio de Dietikon, kaj de lokaj buslinioj ek de la stacidomo Killwangen-Spreitenbach kaj de Vetingo kaj aliaj lokoj. La urbo ankaŭ disponas ankaŭ pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A1.

Ekonomio

En Spreitenbach situas pluraj grandaj vendejcentroj, meblodomo de IKEA kaj aliaj antaŭurbaj grandvendejoj, kiuj estas la ĉefaj labordonantoj de la urbo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Spreitenbach datiĝas el la jaro 1124 kiel Spreitenbachin.

En mezepoko la bienposedantoj en Spreitenbach estis diversaj monaĥejoj kaj la Kavaliroj de Schönenwerd. Ĉi-lastaj devis vendi siajn bienojn en la dua duono de la 13-a jarcento al la Monaĥejo Vetingo, kiu tiel fariĝis la ĉefa bienposedanto en la vilaĝo. La regado apartenis al la Habsburgoj. En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Spreitenbach fariĝis nun parto de la voktejo Dietikon en la Grafejo Baden. Ek de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĝis la malfondo de la Helveta Respubliko Spreitenbach apartenis al la Kantono Baden, kaj ek de 1803 ĝi estas komunumo en distrikto Baden de Kantono Argovio.

Kiam en la jaro 1847 la unua sivsa fervojlinio estis konstruita, la civitanoj de Spreitenbach luktis, ke la linio pasu preter la vilaĝo Spreitenbach. Tial la stacidomo de Spreitenbach ankoraŭ hodiaŭ situas en la malgranda najbarvilaĝo Killwangen. En la jaro 1970 en Spreitenbach estis malfermita la unua grandvendejcentro kaj en la jaro 1974 sekvis dua ankoraŭ pli granda.

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Spreitenbach


Ŝablono:Baden (distrikto) Ŝablono:Projekto