Tecknau: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: es:Tecknau
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: war:Tecknau
Linio 46: Linio 46:
[[sv:Tecknau]]
[[sv:Tecknau]]
[[vo:Tecknau]]
[[vo:Tecknau]]
[[war:Tecknau]]

Kiel registrite je 07:23, 7 jul. 2010

Tecknau
Blazono de Tecknau
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 27′ 0″ N 7° 53′ 0″ O / 47.45000 °N, 7.88333 °O / 47.45000; 7.88333 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 0″ N 7° 53′ 0″ O / 47.45000 °N, 7.88333 °O / 47.45000; 7.88333 (mapo)
Areo 2,35 km²
Alteco 438 m super marnivelo
Poŝtkodo 4492
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Tecknau
vdr

Pri la komunumo

Tecknau (prononcu teknaŭ en la loka alemana dialekto Däggnau) estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 834 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Tecknau situas ĉe la suda fino de la Ei-Valo ĉe la bordo de la rivero Ei, alfluanto de Ergolz. En Technau situas la sudportalo de la Hauenstein-Bazotunelo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Tecknau limas en nororiento al Ormalingen, en oriento al Wenslingen, en sudo al Kilchberg, en okcidento al Rünenberg, kaj en nordokcidento al Gelterkinden.

Trafiko

Tecknau disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Bazelo, kiu estas servata per la regiona trajnlinio S3. La komunumo disponas ankaŭ pri poŝtaŭtokonekto al Gelterkinden.

Historio

La unua dokumenta mencio de Tecknau datiĝas el la jaro 1296 kiel Tegnow.

En mezepoko la vilaĝo apartenis al la Senjorujoj de Homburg kaj Frohburg, kiu estis heredita de la Grafoj de Thierstein, kiu en la jaro 1461 akiris la urbo Bazelo. Post la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al las distrikto Gelterkinden kaj ek de 1814 al la distrikto Sissach, kun kiu ĝi en la jaro 1833 fariĝis parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara. Esenca evento por la evoluo de la vilaĝo estis la konstruado de la Hauenstein-Bazotunelo de 1912 ĝis 1916.

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retpaĝo de la komunumo Tecknau (en la retejo de la kantono)


Ŝablono:Projekto