Limato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: uk:Ліммат
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pnb:لمات
Linio 52: Linio 52:
[[nl:Limmat]]
[[nl:Limmat]]
[[pl:Limmat]]
[[pl:Limmat]]
[[pnb:لمات]]
[[rm:Limmat]]
[[rm:Limmat]]
[[ru:Лиммат]]
[[ru:Лиммат]]

Kiel registrite je 16:19, 14 jul. 2010

Limato
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Limato (alemane Limmet, germane Limmat) estas alfluanto de la rivero Reuss.

La fluo de Limato

Limato elfluas el la Lago de Zuriko kaj alfluas Aro ĉe Turgi en Kantono Argovio. Inter Vetingo kaj Badeno ĝi trapasas ravinon inter du montoĉenoj de la Ĵuraso, nome oriente de Limato Lägern kaj okcidente Heitersberg. De la Lago de Zuriko ĝis la alfluejo al Aro la rivero havas longecon de 35,9 km. Se oni nombras la longecon de la fonto de Linth, tiam ĝia kompleta longeco estas tamen 135,9 km.

La nomo de Limato estiĝis el kunfandiĝo de la du kolektantaj riveroj Linth kaj Maag, kiuj antaŭ la Linth-korekto en la jaro 1783 alfluis al la supra lago de Zuriko.

Historio

Ĝis Platzspitz, kie troviĝas la unua vejro, la altecnivelo de ĝia akvosurfaco egalas al tiu de la lago de Zuriko. En mezepoko komercistoj sur la Limato transportis varojn ŝipe al Bazelo. Post la konstruo de la diversaj vejroj por reguligi la riveron kaj ĉefe por produkti elektran energion, tio ne plu eblas. En la romia epoko la akvostrato de la Rejno, tra la Aro, Limato, Lago de Zuriko kaj Valenlago al Koiro kaj tiam super la Alpoj al Como estis unu el la plej gravaj trafikvojoj de la imperio. En la 16-a jarcento estis dronigitaj diversaj anabaptistoj martiroj en la Limato, inter ili Felix Manz.

Ekonomio de la Limatvalo

La rivero Limato ek de la 19-a jarcento estas utiligita por produkti energion. Vejroj ĉe Platzspitz, ĉe Hardturm, Dietikon, Vetingo kaj post Baden reguligas la akvokvanton de la rivero kaj produktas elektran energion. La energio de la rivero allogis jam frue industriajn entreprenojn, unue en la tekstilbranĉo poste kaj poste maŝinfabrikojn. En Baden troviĝas ekzemple la svisa sidejo de ABB Asea Brown Boveri.

Linga ponto trans Limato en Baden

Komunumoj laŭlonge de la Limato

La komunumoj kaj urboj ĉe la bordo de Limato estas laŭvice: Zuriko, Oberengstringen, Unterengstringen, Schlieren, Dietikon, Geroldswil, Oetwil ĉe Limato en la Distrikto Dietikon, Kantono Zuriko, kaj en Kantono Argovio la komunumoj Spreitenbach, Killwangen, Würenlos, Neuenhof, Vetingo, Baden, Ennetbaden, Nussbaumen, Untersiggenthal kaj Turgi.

Vidu ankaŭ

greke Linth greke Lago de Zuriko

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto