Gränichen: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lmo:Gränichen
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pms:Gränichen
Linio 54: Linio 54:
[[lmo:Gränichen]]
[[lmo:Gränichen]]
[[nl:Gränichen]]
[[nl:Gränichen]]
[[pms:Gränichen]]
[[pt:Gränichen]]
[[pt:Gränichen]]
[[rm:Gränichen]]
[[rm:Gränichen]]

Kiel registrite je 22:53, 17 jul. 2010

Gränichen
Blazono de Gränichen
Vilaĝocentro de Gränichen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Araŭo
Koordinatoj  47° 21′ 30″ N 8° 6′ 0″ O / 47.35833 °N, 8.10000 °O / 47.35833; 8.10000 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 30″ N 8° 6′ 0″ O / 47.35833 °N, 8.10000 °O / 47.35833; 8.10000 (mapo)
Areo 17,23 km²
Alteco 411 m super marnivelo
Poŝtkodo 5722
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Gränichen
vdr

Pri la komunumo

Gränichen estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 6444 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Gränichen situas ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Wyna, kiu trafluas la komunumon de sudo al nordo. Al la komunumo apartenas ek de 1820 ankaŭ la setlejoj Rütihof, Gulmhof, Pfendel kaj Liebegg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,23 km², de kiuj iom pli ol la duono, nome 9,90 km², estas kovritaj de arbaro kaj 2,36 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 615 m s.m. sur la monteto Pfendel, dum la plej malalta punkto troviĝas ĉe la bordo de la rivero Wyna sur alteco de 402 m s.m., ĉe la norda limo de la komunumo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Gränichen limas en nordokcidento al Suhr en nordo al Hunzenschwil, en nordoriento al Schafisheim, en oriento al Seon, en sudoriento al Teufenthal, en sudo al Unterkulm, en sudokcidento al Muhen, kaj en okcidento al Hirschthal.

Trafiko

La komunumo Gränichen estas konektita al la publika trafikreto per la trama etŝpur-fervojo Wynentalbahn, kiun funkciigas regiona fervoj- kaj buskompanio de Araŭo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Araŭo al Beromünster. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 7 kilometrojn nordoriente en Hunzenschwil.

Vidindaĵoj

Kastelo Liebegg

Sur monteto tri kilometrojn sudoriente de la vilaĝo centro situas la Kastelo Liebegg, kiu estis konstruita en la 11-a jarcento kaj unuan fojon menciita en la jaro 1241. Ĝi estis la familia de la Senjoroj de Liebegg, kiu kiel vasaloj de la Grafoj de Habsburgo-Laufenburg regis en mezepoko pri Gränichen. Nuntempe la kastelo estis posedaĵo de la kantono kaj estas uzata kiel renkontiĝejo kaj kulturcentro.

Historio

La unua dokumenta mencio de Gränichen datas el la jaro 1184 kiel Cranechon. En mezepoko la vilaĝo apartenis al la Monaĥejo Engelberg, kiu ĝin posedis kiel servuto de la Grafoj de Lencburgo, kaj poste de la Grafoj de Kiburgo. Fine la senjoreco falis al la Grafoj de Habsburgo-Laŭfenburgo, flanka linio de la Habsburgoj, kiu ĝi donis kiel servuto al siaj vasaloj la Senjoroj de Liebegg. Ek de 1306 la jurisdikcio apartenis al la ĉeflinio de la Habsburgoj.

En 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Gränichen falis sub berna servuteco, kiel parto de la Berna Argovio. Ek dem 1798, kiam dum la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion de la ĵurkomunuma servuteco, Gränichen apartenas al la distrikto Araŭo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Gränichen grekeGränichen en la Historia Leksikono de Svislando


Ŝablono:Araŭo (distrikto) Ŝablono:Projekto