Ruhr-regiono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ButkoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: arz:رور
→‎Politika subdivido: plus historio
Linio 4: Linio 4:


Pro la krizo en la [[industrio]]j pri karbo kaj [[ŝtalo]] la Ruhr-regiono nuntempe havas multe da senlaboruloj; tamen ekestas tie novaj [[ekonomiaj sektoroj]] kaj ankaŭ [[turismo]].
Pro la krizo en la [[industrio]]j pri karbo kaj [[ŝtalo]] la Ruhr-regiono nuntempe havas multe da senlaboruloj; tamen ekestas tie novaj [[ekonomiaj sektoroj]] kaj ankaŭ [[turismo]].

== Historio ==
Ruhr-regiono estis agrikultura regiono ĝis en la 19a jarcento oni komencis elterigi karbon. Tio fariĝis la bazo de grandskala industriiĝo kaj altiro de multaj homoj por labori. Oni komencis en la sudo de la regiono, proksime de la rivero Ruhr, ĉar tie la karbo estis plej proksima al ter-surfaco. Poste la minado migris al nordo, pli malpli ĝis la rivero Emscher. En la 1960aj jaroj la karbominado eniris grandan krizon, kio postlasis multe da senlaboreco. Nuntempe la regiono estas konsiderata ekonomie malforta.

La industrio ĉe Ruhr havis grandan gravecon por la tuta germana kaj eŭropa industrio. Interalie ĝi ludis rolon por la milita forto de la lando. Pro tio, post la du mondmilitoj, la venkintoj provis okupadi kaj kontroli la regionon. En 1949 la okcidentaj venkintoj interkonsentis pri [[Internacia Aŭtoritato por Ruro]], kiu estis unu el la ĝermoj de la posta okcidenteŭropa ekonomia kunlaboro.


== Politika subdivido ==
== Politika subdivido ==

Kiel registrite je 18:36, 28 jul. 2010

Situo en Germanio kaj Nord-Rejno-Vestfalio
Mapo de la Ruhr-regiono

La Ruhr-regiono estas urbeca regiono kun proks. 3,4 milionoj da loĝantoj en okcidenta Germanio, meze en la lando Nord-Rejno-Vestfalio. Ĝi estiĝis dum kaj fine de la 19-a jarcento, kiam oni ekekspluatis karbon trovitan apud kaj norde de la rivero Ruhr (kiu fluas en la Rejnon).

Pro la krizo en la industrioj pri karbo kaj ŝtalo la Ruhr-regiono nuntempe havas multe da senlaboruloj; tamen ekestas tie novaj ekonomiaj sektoroj kaj ankaŭ turismo.

Historio

Ruhr-regiono estis agrikultura regiono ĝis en la 19a jarcento oni komencis elterigi karbon. Tio fariĝis la bazo de grandskala industriiĝo kaj altiro de multaj homoj por labori. Oni komencis en la sudo de la regiono, proksime de la rivero Ruhr, ĉar tie la karbo estis plej proksima al ter-surfaco. Poste la minado migris al nordo, pli malpli ĝis la rivero Emscher. En la 1960aj jaroj la karbominado eniris grandan krizon, kio postlasis multe da senlaboreco. Nuntempe la regiono estas konsiderata ekonomie malforta.

La industrio ĉe Ruhr havis grandan gravecon por la tuta germana kaj eŭropa industrio. Interalie ĝi ludis rolon por la milita forto de la lando. Pro tio, post la du mondmilitoj, la venkintoj provis okupadi kaj kontroli la regionon. En 1949 la okcidentaj venkintoj interkonsentis pri Internacia Aŭtoritato por Ruro, kiu estis unu el la ĝermoj de la posta okcidenteŭropa ekonomia kunlaboro.

Politika subdivido

Eksa minejo Zollverein en Essen, nun monda kultura heredaĵo de Unesko

La regiono estas dividita je tri administraj distriktaroj: Münster, Duseldorfo kaj Arnsberg. Cetere ĝi konsistas el eksterdistriktaj urboj kaj distriktoj. Ili kunlaboras ene de Komunalverband Ruhr. La landa registaro en Duseldorfo planas instali propran administran distriktaron por Ruhr-regiono.

Esperanto en la Ruhr-regiono

En la Ruhr-regiono ekzistas tri Esperanto-kluboj:

Esperanto-Grupo Essen

Essen, kie ekzistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer.

La grupo flegas la lingvon, preparas okazontan Germanan Esperanto-Kongreson kaj redaktas ReVo kaj Esperanto, la organon de la landa Eo-organizaĵo ReVELo.

Prezidanto estas ekde 2007 Ludger Schméink.

Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg

Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg renkontiĝas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2 , stratangulo Klöcknerstraße Kontakto: paĝo en la paĝaro de www.esperanto.de

Esperanto-Societo Schwelm

La Esperanto-Societo Schwelm renkontiĝas ĉiun 2-an kaj 4-an merkredon de la monato en la Engelbertschule, Engelbertstr. escepte de la lernejaj ferioj Kontakto: Paĝo en la paĝaro de GEA

Eksteraj ligiloj

greke http://www.rvr-online.de greke http://www.route-industriekultur.de

Ŝablono:LigoLeginda