Avatar (filmo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: uz:Avatar (film)
Linio 50: Linio 50:


{{Link GA|en}}
{{Link GA|en}}

[[als:Avatar – Aufbruch nach Pandora]]
[[als:Avatar – Aufbruch nach Pandora]]
[[ar:أفاتار (فيلم 2009)]]
[[ar:أفاتار (فيلم 2009)]]
Linio 111: Linio 112:
[[tt:Аватар (фильм, 2009)]]
[[tt:Аватар (фильм, 2009)]]
[[uk:Аватар (фільм)]]
[[uk:Аватар (фільм)]]
[[uz:Avatar (film)]]
[[vi:Avatar (phim 2009)]]
[[vi:Avatar (phim 2009)]]
[[zh:阿凡达]]
[[zh:阿凡达]]

Kiel registrite je 07:58, 29 jul. 2010

Avatar
tridimensia filmo • aktora-movbilda filmo • filmo
Originala titolo Avatar
Produktadlando Usono - Britio
Originala lingvo angla
Kina aperdato 10-an de decembro 2009, Londono
Daŭro 162 minutoj
Ĝenro agada / aventurema /
sci-fi
Kameraado Mauro Fiore
Buĝeto $237,000,000
Reĝisoro(j) James Cameron
Produktisto(j) James Cameron
Jon Landau
Scenaro James Cameron
Filmita en Usono
Loko de rakonto Pandora
Muziko de James Horner
Ĉefrolantoj Sam Worthington
Zoë Saldaña
Sigourney Weaver
Michelle Rodriguez
Giovanni Ribisi
Joel Moore
Produktinta firmao Lightstorm Entertainment
Dune Entertainment
Ingenious Film Partners
Distribuo 20th Century Fox, 2009
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Golden Globe Award for Best Motion Picture – Drama • Saturn Award for Best Director • Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • Golden Globe Award for Best Director
IMDb
vdr
Aktorino kaj avataro Tucia.

Avatar (2009) estas usona-brita filmo de James Cameron. Disvolviĝo de eventoj okazas en estonteco (ekde majo ĝis aŭgusto de la jaro 2154) sur planedo Pandora, kie estas simila naturo al Tero kaj kie vivas indiĝenoj kun blua haŭto iom similaj al la homoj.

Okazintaĵo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kaporalo Jake Sully (Sam Worthington), la eksa membro de marista infanterio, kiu estas katenita al rulseĝo, alflugas sur Pandora, por ke li anstataŭu sian subite mortintan fraton-dunaskiton dum esploro de la indiĝenaj loĝantoj nomataj Na'vi. Por penetri al la indiĝenoj servas la tюn. avataroj aspektantaj kiel la indiĝenoj, kiujn la sciencistoj kreas helpe de kombinaĵo de homa kaj na'via DNA. Tiun ĉi avataron, al kiu la avataro estis kreita al la korpo kun eluzo de DNA, oni poste povas teleregi per sia menso. Sed krom la sciencistoj ĉirkaŭ botanikistino-doktorino Grace Augustin (Sigourney Weaver) estas sur la planedo ankaŭ armeo kaj entreprenistoj, kiuj interesiĝas pri tre valora mineralo. Sed la plej granda minvejno troviĝas sub grandega arbo, ĉirkaŭ kiu koncentriĝas centro de la vivo de la indiĝenoj.

Jake Sully venos inter Na'viojn kaj li devas admoni ilin transloĝiĝi. Sed li ne sukcesos fari tion, anstataŭ tio li enamiĝos en la indiĝenan princinon Neytiri (Zoë Saldaña) kaj iom post iom li malkovras kaj ekkonas la naturon de Pandora, la nekonatajn bestojn kaj plantojn kaj la mitologion de la tribo Na'vi (la radikoj de arboj kaj la plena naturo sur la planedo estas ligita analogie de nervaj fibroj kaj tiel ĝi estas kapabla konservi eĉ la memoron ks., la indiĝenoj alligas al tiu ĉi reto nomante ĝin diaro Eywa). Jake Sully estas post iu tempo akceptita eĉ inter batalantoj kaj gvidas militon kontraŭ la atakantaj homoj. Tiuj ja kapablos per peza tekniko kaj batalhelikopteroj dezertigi parton de praarbaro kaj neniigi la grandan arbon, sed finfine Jake sukcesos kunvenigi la loĝantojn de la planedo kaj poste al la batalo aliĝos ankaŭ la bestoj. La homoj estas forpelitaj el la planedo kaj Jake Sully per aparta transporto venos en sian avataron kaj restas sur Pandora kiel unu el Na'vioj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Link GA