Henri Micard: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Onagrino (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Onagrino (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 20: Linio 20:
Post diversaj malfacilaĵoj (ne estis sufiĉe da mono), finifine okazis la aĉeto. Komence de 1952 la franca esperantistaro havis sian domon.
Post diversaj malfacilaĵoj (ne estis sufiĉe da mono), finifine okazis la aĉeto. Komence de 1952 la franca esperantistaro havis sian domon.


En 1953 oni povis aĉeti meblojn, kaj de tiam la geedzoj Micard dediĉis siajn tutajn fortojn al pluvivado kaj komforto de [[Grezijono]] (Grésillon).
En 1953 oni povis aĉeti meblojn, kaj de tiam la geedzoj Micard dediĉis siajn tutajn fortojn al pluvivado kaj komforto de [[Grezijono]] (Grésillon).http://eo.wikipedia.org/wiki/Kastelo_Grezijono


Henri Micard mortis en 1966.
Henri Micard mortis en 1966.

Kiel registrite je 14:16, 29 jul. 2010

Henri Micard naskiĝis en Parizo la 6 an de aŭgusto 1897. Li estis filo de laboratori-helpanto ĉe Instituto Pasteur.

Kiam li estis infanaĝa, la gepatroj sendis lin ĉe siaj patrinaj geavoj, apud La Flêche. Post kiam li estis 3 jaroj, la gepatroj venis loĝi en tiu-ĉi regiono (Sarthe) kaj Henri povis vivi ĝoje kun ili, ĝuante la kamparon. Li ankaŭ bone lernis, kaj intencis fariĝi inĝeniero.

Malfeliĉe, kiam li aĝis je 12 jaroj, li ricevis kuglon en la genuo (ĉas-akcidento) kaj fariĝis kriplulo. Sekvis multe da klopodoj kaj zorgoj, sed li sukcesis per sia volo, kaj la helpo de sia kuzino Marie-Thérèse, denove paŝi.

Finfine (1918), li fariĝis instruisto en la elementaj lernejoj. En aŭgusto 1919, li edziĝis kun Marie Thérèse.

Dum sia kariero, Henri Micard estis ankaŭ vilaĝa administra sekretario, sed li multe agis por helpi siajn samvilaĝanoj (precipe la infanojn kaj gejunulojn) distriĝi kaj kleriĝi. Li senlace laboris kun sia edzino, eĉ dimanĉe, por organizi festojn kaj vojaĝojn. Li estis ano de la pedagogia movado Freinet (Institut Coopératif de l'Ecole Moderne). Li ankaŭ aliĝis al la sindikato (SNI, syndicat National des Instituteurs) kaj agadis en ĝi.

Ekde 1921, li fariĝis esperantisto, eklernis la lingvon. En 1934 li partoprenis en la "somera lernejo" organizita de Bourguignon en Bretonujo.En la sekvaj jaroj fondiĝis la GEE (Grupo de Esperantistaj Edukistoj) kies Ĝenerala Sekretario estis Henri Micard. Post la dua mondmilito, la someraj lernejoj denove okazis, sed estis malfacile trovi ĉiujare novan lokon por organizi tiujn aranĝojn.

Pro tio, Micard proponis la kreon de asocio, kiu estis leĝe starigita la 16an de septembro 1951. En oktobro, li trovis la Kastelon Grezijonon (Grésillon), vizitis ĝin... Post diversaj malfacilaĵoj (ne estis sufiĉe da mono), finifine okazis la aĉeto. Komence de 1952 la franca esperantistaro havis sian domon.

En 1953 oni povis aĉeti meblojn, kaj de tiam la geedzoj Micard dediĉis siajn tutajn fortojn al pluvivado kaj komforto de Grezijono (Grésillon).http://eo.wikipedia.org/wiki/Kastelo_Grezijono

Henri Micard mortis en 1966.