Luis Corvalán: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Ludovicus Corvalán
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pl:Luis Corvalán
Linio 40: Linio 40:
[[ne:लुइस कोर्भलन]]
[[ne:लुइस कोर्भलन]]
[[nl:Luis Corvalán]]
[[nl:Luis Corvalán]]
[[pl:Luis Corvalán]]
[[ru:Корвалан, Луис]]
[[ru:Корвалан, Луис]]
[[sk:Luis Corvalán]]
[[sk:Luis Corvalán]]

Kiel registrite je 19:19, 6 aŭg. 2010

Luis Corvalán (28-an de januaro 1977)

Luis Alberto CORVALÁN CASTILLO (naskiĝis la 14-an de septembro 1916 en Pelluco, Puerto Montt, Ĉilio; mortis la 21-an de julio 2010[1] en Santiago de Chile) estis ĉilia politikisto kaj iama ĉefsekretario de la Komunista Partio de Ĉilio.

Vivo

En 1932 Luis Corvalán aliĝis al la Komunista Partio de Ĉilio. Profesie li estis instruisto. Sub lia gvidado kiel ĉefsekretario ekde 1958 la partio havis popolfrontan politikon kaj partoprenis en la koalicio Unidad Popular.

Post la puĉo de Augusto Pinochet la 11-an de septembro 1973 Luis Corvalán estis arestita. Post la murdo de Víctor Jara li estis la plej fame konata politika kaptito en Ĉilio. Internacia solidareckampanjo postulis lian liberigon, kaj rezultis la 18-an de decembro 1976 en lia liberigo kontraŭ tiu de la sovetia disidento Vladimir Konstantinoviĉ Bukovski.[2]. Li ricevis azilon en Sovetunio kaj de tie fondis la Frente Patriótico Manuel Rodríguez.

Post la fino de la diktatoreco de Pinochet li reiris al Ĉilio kaj vivis ĝis sia morto en malgranda domo en Santiago de Chile kiel centra punkto de granda familio.

Lia lasta libro La komunistoj kaj la demokratio publikiĝis en 2008. En ĝi li proponas socion surbaze de nova socia movado kaj postulas interalie la reŝtatigo de la ĉiliaj kuprominejoj. Ĝis sia morto li estis membro de la centra komitato de KP.[3]

Verko

Obras

  • Ricardo Fonseca, combatiente ejemplar (1971).
  • De lo vivido y lo peleado. Memorias (1997).
  • El gobierno de Salvador Allende (2003).
  • Los Comunistas y la Democracia (2008).
  • Luis Corvalán, Klaus Huhn (eld.): Der andere 11. September. Der Mord an Allende und Tausenden Chilenen vor 30 Jahren. (La alia 11-a de septembro. La murdo de Allende kaj de miloj da ĉilianoj antaŭ 30 jaroj) Spotless-Verlag, Berlin 2003, ISBN 3-933544-80-7
  • Gespräche mit Margot Honecker über das andere Deutschland. (Interparoladoj kun Margot Honecker pri la alia Germanujo) Das Neue Berlin, Berlin 2001, ISBN 3-360-00950-9
  • Der Zusammenbruch der Sowjetmacht. (La falo de la sovetia potenco.) Dietz, Berlin 1995, ISBN 3-320-01909-0

Referencoj

  1. Latercera: Fallece a los 93 años ex senador comunista Luis Corvalán
  2. Der Spiegel, ID=41066692, Tausch in Zürich: Bukowski gegen Corvalán (Ŝanĝo en Zuriko: Bukovski kontraŭ Corvalan, 1976, numero 53, p. 58
  3. Was macht … Luis Corvalan. In: Berliner Zeitung, 27-an de junio 2009