Dengo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:뎅기열
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 51: Linio 51:
[[de:Denguefieber]]
[[de:Denguefieber]]
[[dv:ޑެންގީ ހުން]]
[[dv:ޑެންގީ ހުން]]
[[el:Δάγκειος πυρετός]]
[[en:Dengue fever]]
[[en:Dengue fever]]
[[es:Dengue]]
[[es:Dengue]]

Kiel registrite je 09:59, 14 aŭg. 2010

dengo-viruso

Dengo (el la portugala lingvo dengodengue, "afektado") estas unu el ĉefaj virusaj malsanoj en la mondo kaj grava problemo, ĉefe en tropikaj landoj (kiel Brazilo), kie la klimato kaj la urbaj kutimoj oferas tre favorajn kondiĉojn al disvolvigo kaj proliferado de ĝia disvastiga kulo, la Aedes aegypti [ajdes ajgipti/edes eĝipti].

Historio

La unua rilato de dengo en la mondo estis en 1779 en insulo Javo. En Ameriko, la unua kazo okazis en Kubo, en 1782. En Brazilo, estas raportoj pri dengo ekde 1846. Tiam la malado ricevis la nomon "dengo" kiu signifas "virineca afektado" ĉar estis rigardita kial malgrava malsano, aŭ ĉar tiam ĝi estas pli malforta, aŭ ĉar tiam ekzistis aliaj pli gravaj malsanoj en Brazilo. Ankaŭ povas deveni de kultura sinteno de brazilanoj, kiuj, ĝenerale, rigardas malsanojn kiel montron de malforto (en Brazilo oni uzas amnestezion tre pli malofte en dentaj flegado, kancermortontoj ofte refuzas kontraŭdolormedikamentojn, ekzemple).

Dum preskaŭ centjaro dengo malaperis de Brazilo. Reaperis en 1981 kaj 1982 en Boa Vista, Rorajmo. En 1986 estis granda epidemio kiu komencis en Rio-de-Ĵanejro kaj sekve iris al Cearao kaj Alagoaso. En sekva jaro, atingis ankaŭ Bahion, Minas-Ĝerajson, Pernambukon kaj San-Paŭlion, kie ĝi restas endemia.

En 1990 okazis surto de hemoragia dengo en Rio-de-Ĵanejrio, kiu atingis ĉefe la homojn kiuj malsaniĝis en la antaŭa epidemio.

La tri tipoj

Estas kvar tipoj da virusoj kiuj kaŭzas dengon, sed nur du tipoj da dengo. Teorie, oni povas imuniĝi se oni jam kvarfoje travivintus la malsanon, sed, praktike, oni mortas je la tria fojo.

Klasika Tipo

Simptomoj: Kapdoloro, okuldoloro, alta febro (ofte trans 40 °C), muskoldoloro, manko de apetito, ruĝaj makuloj tra la korpo, malforteco kaj, foje, hemoragio per gingivo kaj nazo. La komenco de simptomoj estas subita kaj forta, ĝenerale la malsanulo povas memori la ekzaktan horon kiam ili komencis. La simptomoj estas fortegaj en la plenkreskuloj, sed malfortaj en beboj. Ju pli maljuna la homo, des pli fortaj la simptomoj.

Hemoragia Tipo

La hemoragia tipo havas la samajn simptomojn kiel la klasika tipo, sed ekkrakas la vejnojn kaŭzante elverŝon de sango. Tiu ekkrako povas esti pli aŭ malpli forta kaj eĉ kaŭzi morton. Kiel la venoj neniam revenas al antaŭa sanstato, duafoje, la hemoragia tipo nepre kaŭzos la morton, sed tiu estas tre malofta.

Neŭra Tipo

Nova tipo de dengo aperis en brazila Amazonio en 2005, neŭra dengo. Tiu tipo atingas nervojn kaj cerbon, ĝi blindigas kaj handikapas viktimojn. Nur ses homoj akiris ĝin ĝis hodiaŭ.

Infekto

Ne estas rekta interhoma infekto. Nura formo de infektado estas per piko de kontamnita ino de Aedes aegypti. La kulino povas infekti iun nur dum 12 tagoj post suĉi la sangon de infektita homo. Unu kulino povas dum sia vivo (45 tagoj) infekti maksimume 300 homojn. La kova periodo de malsano estas inter 3 kaj 15 tagoj post la piko.

Terapio

Ne estas kuraco al dengo. Nur oni povas trakti la simptomojn kaj esperi ke la korpo reagos. Oni devas eviti la rumpon de vejnoj evitante viglajn movojn kaj medikamentojn kiuj dilatas la sangajn ujojn.

Evitado

La nura maniero eviti dengon, estas eviti la pikon de kulino.