Calzadilla de los Barros: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: io:Calzadilla de los Barros
Linio 28: Linio 28:
[[eu:Calzadilla de los Barros]]
[[eu:Calzadilla de los Barros]]
[[fr:Calzadilla de los Barros]]
[[fr:Calzadilla de los Barros]]
[[io:Calzadilla de los Barros]]
[[it:Calzadilla de los Barros]]
[[it:Calzadilla de los Barros]]
[[lad:Calzadilla de los Barros]]
[[lad:Calzadilla de los Barros]]

Kiel registrite je 10:33, 14 aŭg. 2010

Calzadilla de los Barros estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas calzadilleros. La censita populacio en 2008 estis de 844 loĝantoj.

Situo

Calzadilla de los Barros estas situa en la suda parto de Ekstremaduro suda parto de la provinco de Badajoz kaj en la suda parto de la distrikto Tierra de Barros, kies nomo portas ankaŭ la municipo. Ĝi estas je altitudo de 558 m; je 93 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 52,2 km². Ĝi apudas la tradician nordo-suden vojon "Vía de la Plata" kaj nune aŭtoŝoseo al Sevilo.

Ĝi distas el la ĉefaj urboj de la provinco jene: Badajoz: 93 km; Don Benito: 122 km; Villanueva de la Serena: 116 km, Zafra: 22 km Almendralejo: 47 km kaj Mérida: 77 km.

Loĝantaro

Dum la unua duono de la 20a jarcento la loĝantaro kreskis el pli da 1,000 loĝantoj komence de la jarcento al pli da 1,500 meze; sed poste, unue dum la 1960-aj jaroj malkreskis denove al 1,000 kaj dum la 1970-aj jaroj malkreskis je pliaj 200. Tiele la resto de la jarcento vidis nur ĉirkaŭ 800 loĝantojn, spite la avantaĝo ke la vilaĝo apudas nacian vojon.

Historio

Pro la sama kialo jam estis romia okupado de la loko, ĉar restis restaĵoj de tiu epoko. Dum la Rekonkero al arboj la reĝo Ferdinando la 3-a rekonkeris tiun areon kun la helpo de la Ordeno de Santiago al kiu Calzadilla estis donata en 1242.

Dum la 16a jarcento la vilaĝo ĝuis bonan ekonomion ĉar el la 30 vilaĝanoj kiuj elmigris al Ameriko almenaŭ 13 revenis pli riĉaj. De tiam komencis la konstruadon de preĝejoj kaj ermitejoj en la vilaĝo. Nuntempe restas kelkaj sed ne ĉiuj. En la ĉefa preĝejo ekzistas elstara retablo de la 16a jarcento kun pentraĵoj de Antón de Madrid kiu tiam loĝis en Zafra; hodiaŭ ĝi estas deklarita nacia monumento kaj restaŭrita.