Infraruĝa radiado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ur:زیرسرخ
KamikazeBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 72: Linio 72:
[[ml:ഇൻഫ്രാറെഡ് തരംഗം]]
[[ml:ഇൻഫ്രാറെഡ് തരംഗം]]
[[mn:Хэт улаан туяа]]
[[mn:Хэт улаан туяа]]
[[mr:अवरक्त किरण]]
[[ms:Sinar inframerah]]
[[ms:Sinar inframerah]]
[[new:इन्फ्रारेड]]
[[new:इन्फ्रारेड]]

Kiel registrite je 19:46, 18 aŭg. 2010

Infraruĝa radiado (aŭ transruĝa radiado) estas elektromagneta radiado, kies ondolongo estas pli granda ol 780 nm; la supran limon de la ondolongoj oni difinas iom arbitre per 1 mm, responde al frekvenco de 300 GHz.

Bildo de hundeto en infraruĝa lumo

La minimuma ondolongo estas difinita per la vidkapablo de la homa okulo, kiu finiĝas ĉe lumo de la menciita ondolongo de 780 nm. Lumo iom sub tiu longo estas perceptata kiel ruĝa; tial la nomo "infraruĝa" aŭ "transruĝa".

Teknike oni jene dividas la gamon de infraruĝaj ondolongoj:

  • proksima infraruĝo: 0,78 – 1,4 μm; tia radiado estas uzata en telekomunikado per vitrofibroj.
  • mallongonda infraruĝo: 1,4 – 3 μm; tia radiado estas forte absorbata en akvo kaj ne povas profunde penetri en akvon.
  • mezonda aŭ intera infraruĝo: 3 – 8 μm
  • longonda infraruĝo: 8 – 15 μm
  • malproksima infraruĝo: 15 – 1000 μm; ĝi atingas la tre altajn radiofrekvencojn.

Infraruĝa radiado estas uzata por hejtado kaj por telekomunikado, aŭ per vitraj fibroj aŭ tra la aero. Ĉi-lasta sistemo estas uzata de hejmaj teleregiloj kaj inter komputiloj kaj iliaj flankaparatoj (vidu IrDA).

Kelkaj bestoj kapablas vidi proksiman infraruĝon, ekzemple serpentoj. Eblas fari fotojn en infraruĝa lumo; ili servas ne nur por vido dum nokto, sed ekzemple por trovi varmo-likaĵojn de domoj. Infraruĝaj vidigiloj estas uzataj en armeoj por vidi en nokto sen atentigi pri si per lumigiloj.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.irda.org greke http://www.sciencedirect.com/science/journal/13504495 greke http://scienceofspectroscopy.info/wiki/index.php?title=Infrared_Spectroscopy greke http://www.idarek.boo.pl/download/download.php?op=getit&id=5