Ligurio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: mr:लिगुरिया
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: vi:Liguria
Linio 139: Linio 139:
[[ur:لیگوریا]]
[[ur:لیگوریا]]
[[vec:Łiguria]]
[[vec:Łiguria]]
[[vi:Liguria]]
[[war:Liguria]]
[[war:Liguria]]
[[zh:利古里亞]]
[[zh:利古里亞]]

Kiel registrite je 12:53, 25 aŭg. 2010

Ligurio

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: LIG
Ŝtato: Italio
Areo: 5 410 km²
Ĉefurbo: Ĝenovo
Loĝantaro: 1 610 134 loĝ.
Loĝdenso: 298 loĝ./km²
Provincoj: Ĝenovo, imperia, La Spezia, Savona
Komunumoj: listo de 235 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 07
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Ligurio (itale Liguria [ligurja]) estas marborda regiono de nordokcidenta Italio, kaj la tria plej malgranda regiono de Italio.

Ĝi samlimas okcidente kun Francio, norde kun Piemonto, nordoriente kun Emilio-Romanjo kaj oriente kun Toskanio. Ĝi situas borde de la Ligura Maro, kiu estas parto de la pli granda Tirena Maro.

Geografio

La regiono areas 5421 km² kaj enhavas 1.622.578 loĝantojn (laŭ la nombrado de 2001) kaj 235 komunumojn.

La liguria marbordo ĝuas mildan maran klimaton, se oni komparas kun la kontinenta klimato de la valo de Pado, nur malmultajn kilometrojn pli norde; dum januaro, Ĝenovo atingas mezan temperaturon de cirkaŭ 8-10 °C, sen frosto, kiu nur okazas tra la landinternaj montoj. Somere mezaj temperaturoj estas cirkaŭ 24–25 °C.

La pluvo povas iam esti tre abunda; la montoj tre proksimaj de la marbordo facile estigas pluvon, tial Ĝenovo povas atingi eĉ 2000 mm de pluvo per jaro; aliloke tamen oni atingas nur la normalajn pluvkvantojn de la mediteraneaj regionoj (500–800 mm).

Estas notinde ke, malgraŭ la granda loĝdenseco, duono de la regiona areo konsistas el arbaroj.

La nomo Liguria estas praantikva, kaj devenas de antaŭ la romia epoko.

La regiona ĉefurbo estas Ĝenovo. La regiono enhavas kvar provincojn: Ĝenovo, La Spezia, Imperia kaj Savona.

Ĉefaj urboj

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1 Ĝenovo Provinco de Ĝenovo 615 900 loĝ.
2 La Spezia Provinco de La Spezia 94 300 loĝ.
3 Savona Provinco de Savona 61 700 loĝ.
4 Sanremo Provinco de Imperia 57 200 loĝ.

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala paĝaro de la regiona registaro (itale) greke Alia retejo de la regiona registaro (itale)

Ŝablono:LigoElstara