Koblenco: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: frr:Koblenz
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sw:Koblenz
Linio 94: Linio 94:
[[sr:Кобленц]]
[[sr:Кобленц]]
[[sv:Koblenz]]
[[sv:Koblenz]]
[[sw:Koblenz]]
[[tr:Koblenz]]
[[tr:Koblenz]]
[[uk:Кобленц]]
[[uk:Кобленц]]

Kiel registrite je 01:18, 26 aŭg. 2010

Tiu ĉi artikolo temas pri la germana urbo Koblenco en Rejnlando-Palatinato. Pri la samnoma urbo en la svisa Kantono Argovio viu sub Koblenco AG

Blazono Mapo
Blazono de Koblenz
Blazono de Koblenz
Koblenz en Germanio
Bazaj informoj
Federacia Lando: Rejnlando-Palatinato
Distrikto: eksterdistrikta urbo
Areo: 105,01 km²
Loĝantaro: 107.064 (01-01-2005)
Loĝantara denseco: 1.020 loĝantoj po km²
Alto: 60 m super Marnivelo
Geografia situo: 50° 22′ N; 07° 36′ E Mapo
Licencplato: KO
Poŝtkodo: 56001 - 56077
Retejo: www.koblenz.de
Retpoŝto: internet@stadt-koblenz.de

Koblenco (germane Koblenz) estas urbo en Germanio, situante ĉe la elfuejo de Mozelo kaj Rejno kaj apartenas al Rejnlando-Palatinato. Kun 107.064 loĝantoj (januaro 2005) ĝi estas la kvara plej granda urbo de ĉi tiu federacia lando, de kiu ĝi estis inter 1947 kaj 1950 la ĉefurbo. La nomo de la urbo referencas al ĝia situo: Ĝi devenas de la latina confluentes, kunfluaĵo. La plej granda parto de la urbo situas sur la maldekstra bordo de la Rejno. Krom la Mozelo de okcidento, proksime de la urbo cetere ankoraŭ dua rivero, la Lahn de oriento]], enfluas la Rejnon.

Ĉe la punkto kie Rejno kaj Mozelo kunfluas troviĝas das Deutsche Eck (la Germana Angulo) kun granda monumento kiu estas starigita honore al imperiestro Vilhelmo la 1-a kaj kie ekde 1993 estas replikaĵo de lia en 1945 detruita rajdantostatuo. La nomo de ĉi tiu monumento referencas al la Germana Ordeno, la krucistordeno kiu depost jarcentoj havis posedaĵojn sur ĉi tiu loko. La Deutschherrenhaus (kavalira domo de la Germana Ordeno) de ĉi tiu ordeno ankoraŭ estas sendifekta.

Ĉe la dekstra bordo de la Rejno situas la fortikaĵo Ehrenbreitstein, iam post Ĝibraltaro la dua plej granda rokfortreso de Eŭropo.

De la multaj pontoj en Koblenz la plej malnova, la Balduina ponto trans la Mozelo, estas el la 14-a jarcento. De ponto trans la Rejno kiu estis konstruita de Romianoj dum la 1-a jarcento a.K. oni retovis restaĵojn.

Ĝemelkomunumo

Koblenz kaj ĉirkaŭaĵo
La Germana Angulo (Deutsches Eck)


Ŝablono:LigoLeginda