Sep mirindaĵoj de la antikva mondo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
Dinamik-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 99: Linio 99:
[[az:Dünyanın Yeddi Möcüzəsi]]
[[az:Dünyanın Yeddi Möcüzəsi]]
[[bg:Седем чудеса на античния свят]]
[[bg:Седем чудеса на античния свят]]
[[bn:পৃথিবীর সপ্তাশ্চর্য]]
[[bn:প্রাচীন বিশ্বের সপ্তাশ্চর্য]]
[[br:Seizh Marzh an Henved]]
[[br:Seizh Marzh an Henved]]
[[bs:Sedam svjetskih čuda]]
[[bs:Sedam svjetskih čuda]]

Kiel registrite je 13:58, 27 aŭg. 2010

Sep mirindaĵoj de la antikva mondo, laŭ la 16-a-jarcenta nederlanda artisto Marten Heemskerk

La sep mirindaĵoj de la antikva mondo estas vaste konata listo de sep rimarkindaj homfaritaj konstruaĵoj de la antikva epoko. Ĝi estas bazita sur gvidlibroj popularaj al vizitantoj je helena civilizacio, kaj enhavas nur objektojn trovitajn ĉirkaŭ la Mediteraneo, tio estas, objektojn konitajn de helenoj. La Granda Muro en Ĉinio, ekzemple, klare estis ankaŭ mirindaĵo de la antikva mondo, sed estis nekonata al la grekoj.

La listo devenas de la 2-a jarcento a.K., kvankam Herodoto (el Halikarnaso mem, parenteze) menciis pri la ideo de tia listo en la 5-a jarcento a.K..

El la mirindaĵoj, nur la piramido ankoraŭ staras.

Mirindaĵo Konstru-dato Konstruintoj Rimarkindaj trajtoj Detru-dato Detru-kaŭzo
Granda Piramido de Gizo de -2650 al -2500 Egiptoj Konstruita kiel tombo de la reĝo Ĥufu (de la Kvara reĝa familio de Egiptio). Ankoraŭ staranta -
Pendĝardenoj de Babilono -600 Babilonianoj Diodoro priskribis ĝardenojn multetaĝaj, alte atingantaj 22 metrojn, havantaj maŝinaron por akvocirkulado. Grandaj arboj kreskis sur la tegmento. Post la 1-a jarcento Tertremo
Templo de Artemiso ĉe Efeso -550 Lidianoj, persoj, grekoj Dediĉita al la grek-mitara diino Artemiso. Dum 120 oni ĝin konstruis. Herostrato ĝin bruligis cele atingi famon. -356 Bruligatenco
Statuo de Zeŭso en Olimpio -435 Grekoj Ĝi tutlarĝe okupis la halon de la templo konstruita por ŝirmi ĝin, kaj estis 12 metrojn alta. 5-a - 6-a jarcento a.K. Nekonata; supozeble fajro aŭ tertremo.
Maŭzoleo de Halikarnaso -351 Persoj, grekoj Ĝi estis proksimume 45 metrojn alta kaj havis ĉiujn kvar flankojn ornamitaj per skulptaj reliefaĵoj. ĉirkaŭ 1494 Damaĝita de tertremoj kaj finrenversita de eŭropaj krucmilitistoj
Koloso de Rodiso de -292 al -280 Helenoj Giganteca statuo de la grek-mitara virdio Helios, ĉirkaŭ 35 metrojn alta. -224 Tertremo
Lumturo de Aleksandrio 3-a jarcento a.K. Helenoj Ĝi estis inter 115 kaj 135 metrojn alta, unu el la plej altaj homfaritaj konstruaĵoj en la mondo dum multaj jarcentoj. 1303-1480 Tertremoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.new7wonders.com greke http://www.cnn.com/TRAVEL/DESTINATIONS/9711/natural.wonders greke http://www.hillmanwonders.com greke http://www.wonderclub.com/AllWorldWonders.html

 
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo

Piramidoj de Gizo Pendĝardenoj de Semiramida Statuo de Zeŭso en Olimpio Templo de Artemis en Efeso
Maŭzoleo de Halikarnaso Koloso de Rodiso Lumturo de Aleksandrio

Ŝablono:LigoElstara