Robert Louis Stevenson: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: sc:Robert Louis Stevenson |
e roboto aldono de: tt:Роберт Стивенсон |
||
Linio 103: | Linio 103: | ||
[[sv:Robert Louis Stevenson]] |
[[sv:Robert Louis Stevenson]] |
||
[[tr:Robert Louis Stevenson]] |
[[tr:Robert Louis Stevenson]] |
||
[[tt:Роберт Стивенсон]] |
|||
[[uk:Роберт Льюїс Стівенсон]] |
[[uk:Роберт Льюїс Стівенсон]] |
||
[[war:Robert Louis Stevenson]] |
[[war:Robert Louis Stevenson]] |
Kiel registrite je 13:46, 4 sep. 2010
Robert Louis Stevenson | |
---|---|
skota verkisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Robert Lewis Balfour Stevenson |
Naskiĝo | 13-a de decembro 1894 en Edinburgh, Skotlando |
Morto | 3-a de decembro 1894 en Vailima, Samoo |
Mortokialo | cerba sangado |
Tombo | Mount Vaea |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Novurbo • Bournemouth • Samoa Insularo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Edinburgo • University of Edinburgh School of Law |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Thomas Stevenson |
Patrino | Matilde Margaret Isabella Stevenson |
Edz(in)o | Fanny Stevenson |
Parencoj | D.E. Stevenson |
Okupo | |
Okupo | poeto • eseisto • romanisto • novelisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto • kantoverkisto |
Verkoj | Trezor-Insulo Kidnapped La Stranga Kazo de Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde A Child's Garden of Verses Prince Otto |
Robert Louis (Balfour) STEVENSON [RObet LUis STIvnsn] (naskiĝis la 13-an de novembro 1850 en Edinburgh, mortis la 3-an de decembro 1894 sur la insulo Samoo) estis skota verkisto.
La filo de lumtur-konstruisto unue studis teknikon, poste juron, sed baldaŭ li plene dediĉis sin al la literaturo. Por mildigi sian pulmomalsanon li vojaĝis al sudaj landoj: ekz. al Suda Francio, al Svislando, Kalifornio kaj al Samoo, kie li vivis ekde 1890 ĝis sia morto.
Listo de verkoj
- An inland voyage (navigacio enlanda)
- Treasure Island (Trezorinsulo, 1882)
- A Child's Garden of Verses (Infana Ĝardeno de Versoj, 1885)
- Kidnapped (Forkaptita, 1886)
- The Strange Case of Dr Jekyll and Mr Hyde (Stranga Kazo de D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde, 1886)
- The Master of Ballantrae (Mastro de Ballantrae, 1888)
- The Black Arrow (Nigra Sago, 1888)
- The bottle imp (Botel-diableto, 1892)
- The Beach of Falesá (Marbordo de Falesá)
- Catriona (Katriona, 1893)
- Weir of Hermiston (Hermistona Vejro, eld. 1896)
- The Suicide Club (Klubo de Sinmortigantoj)
En Esperanto aperis
- Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde /London 1909, Trad. William Morrison kaj William W. Mann
- Trezorinsulo/ 1977. Trad. Grace Kirkwood.
- D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde/ 1980. Trad.: Albert Goodheir.
- La insulo de voĉoj. La diableto en la botelo/ 1982. Trad.: C.C. Vincent.
- D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde/ 1985. Trad.: Fernando de Diego.
- La botel-diableto/ 1986. Trad. : E. de Bonaero.
- Forkaptita/ 1989. Trad. : A. Goodheir.
- Esperanto per iom malpli ol 500 vortoj / A. Kerbel./ 1999.(Tiu ĉi lernolibro rerakontas la romanon Trezorinsulo en facila stilo.)
Filmoj laŭ R. L. Stevenson
Trezorinsulo estis filmigita pli ol 20-foje kaj plurajn film-versiojn havas ankaŭ D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde, Nigra Sago, Mastro de Balantrae, Klubo de Sinmortigantoj, Forkaptita.