Le Bémont: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 42: Linio 42:
Dosiero:Le Bemont 045.JPG|<small>Gastejo apud la kantona ĉefvojo n-ro 18</small>
Dosiero:Le Bemont 045.JPG|<small>Gastejo apud la kantona ĉefvojo n-ro 18</small>
Dosiero:Les Rouges Terres 016.JPG|<small>Les Rouges-Terres</small>
Dosiero:Les Rouges Terres 016.JPG|<small>Les Rouges-Terres</small>
Dosiero:Le Bemont 040.JPG|<small>Vilaĝeniro de Le Bémont</small>
</gallery>
</gallery>



Kiel registrite je 22:55, 4 sep. 2010

Le Bémont
Blazono de Le Bémont
Ĉevalaro en Le Bémont
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47° 15′ 55″ N 7° 0′ 50″ O / 47.26528 °N, 7.01389 °O / 47.26528; 7.01389 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 55″ N 7° 0′ 50″ O / 47.26528 °N, 7.01389 °O / 47.26528; 7.01389 (mapo)
Areo 11,64 km²
Alteco 982 m super marnivelo
Poŝtkodo 2877
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Le Bémont
vdr

Pri la komunumo

Le Bémont estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 326 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Le Bémont situas oriente de la distriktĉefloko Saignelégier. La vilaĝa kerneo troviĝas sur deklivo suda norde de la altebenaĵo de la Liberaj Montoj. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝetoj La Bosse, Les Communances, Les Cufattes, Sous-le-Bémont kaj Les Rouges-Terres.

Najbaraj komunumoj

Le Bémont limas en nordo al Les Enfers, en oriento al Montfaucon, en sudo al Tramelan (BE), kaj en okcidento al la distriktĉefloko Saignelégier.

Trafiko

La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Saignelégier al Glovelier. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de La Chaux-de-Fonds al Delemonto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Le Bémont datiĝas el la jaro 1330 kiel Le Belmont.[1]

Dum mezepoko Le Bémont apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Le Bémont apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis Le Bémont al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Le Bémont apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Claude Rebetez: Le Bémont en Historia Leksikono de Svislando (2006-04-11)

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Bildoj