Pneŭmonito: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kgsbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ml:ന്യുമോണിയ
Linio 68: Linio 68:
[[lv:Pneimonija]]
[[lv:Pneimonija]]
[[mk:Пневмонија]]
[[mk:Пневмонија]]
[[ml:ന്യുമോണിയ]]
[[ms:Paru-paru berair]]
[[ms:Paru-paru berair]]
[[new:निमोनिया]]
[[new:निमोनिया]]

Kiel registrite je 19:19, 18 sep. 2010

Pneŭmonitopneŭmonio (latine pneumonia), foje ankaŭ nomata pulmito, estas inflama malsaniĝo de la pulmo. Ĝin kaŭzas infektado, enradiadoenspirado de fremdaj korpetoj (ekz. naftovaporo). La infektado povas okazi fare de virusoj, fungoj, sed plej ofte de bakterioj (ĉefe la specioj de Streptococcus kaj Mycoplasma).

La virusa pneŭmonito estas malofta, okazas ofte, ke la virusoj malfortigas la pulmon kaj tiel faras liberan vojon por la bakteria atako.

La fungodevena pneŭmonito estiĝas rapide kaj povas esti eĉ mortiga. Ĝi okazas plej ofte ĉe malsanuloj, kuŝantaj en hospitalo, kun malforta imunkapablo. Fungan pulmiton kaŭzas la enspirado de la infektita polvo ĉe sanaj homoj.

El la bakteriaj pneŭmonitoj, la Mycoplasma-pneŭmonio atakas junulojn, pere de familianoj, samlernejanoj aŭ najbaroj. La bakterioj multiĝas sur la interna mukomembrano de la pulmo kaj produktas oksidigan materialon, kiu povas detrui la ĉelojn, sed ne damaĝas la pleksuron. Ili kaŭzas inflamon en la bronkoj kaj aerveziketoj.

La plej ofta tipo de la pneŭmonitoj estas la Streptococcus-pneŭmonitoj, ĉefe ĉe hospitalaj malsanuloj. Tiu bakterio vivas eĉ en korpoj de sanaj homoj, sed ne kaŭzas malsaniĝon. Ĝi aktiviĝas, se pro alia malsaniĝo aŭ infektado malpliiĝas la kontraŭstara kapablo de la organismo. La gripo kaj aliaj virusaj infektiĝoj helpis elformiĝon de la pneŭmonitoj. En la pluemultiĝinta mukosekreciaĵo, la bakterio vigle kaj amase reproduktas sin. La malsano estas pli grava ol la Mycoplasma-pneŭmonito, sed ankaŭ ĝi estas kuracebla plej ofte per antibiotikoj.

La simptomoj aperas post ĉ. tri semajnoj de la ekinfektado kiel kapdoloro, febro, muskoldoloroj kaj gorĝodoloro. Post la plej grava simptomo iĝas la tusado, la kraĉaĵo povas esti sanga, pro la akra tusado povas aperi brusta doloro. La malsano povas esti grava, sed malofte mortiga.

Oni kuracadas la pneŭmonion per antibiotikoj dum kelkaj semajnoj.

La bakterio Klebsiella pneumoniae ne povas infekti pulmon de sana homo, sed ĝi povas kaŭzi mortigan infektadon ĉe enhospitalaj malsanuloj, kuŝantaj, kun mapliiĝinta imunforto.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara