Rezistilo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: frr:Mötjstande; cosmetic changes
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pnb:روک
Linio 112: Linio 112:
[[no:Motstand (resistor)]]
[[no:Motstand (resistor)]]
[[pl:Opornik]]
[[pl:Opornik]]
[[pnb:روک]]
[[pt:Resistor]]
[[pt:Resistor]]
[[ro:Rezistor]]
[[ro:Rezistor]]

Kiel registrite je 22:37, 19 sep. 2010

Rezistiloj

Rezistilo estas malaktiva parto de elektra cirkvito, ideale karakterizita nur per rezistanco. Ĉi tio signifas, ke por ideala rezistilo ĉiam devas esti vera leĝo de Ohm: eka grandeco de tensio sur la rezistilo proporcias al kurento en ĝi U(t)=R I(t). Realaj rezistiloj pli aŭ malpli proksimiĝas al la idealo: ili povas havi ankaŭ parazitan kapacitancon, parazitan induktancon kaj mallinearecan karakterizon pri tensio/kurento .

Ili havas kodon por scii la valoron de la rezistilo.

La kodo estas

0 estas nigra
1 estas bruna
2 estas ruĝa
3 estas oranĝa
4 estas flava
5 estas verda
6 estas blua
7 estas purpura
8 estas griza
9 estas blanka

legataj delive dekstren, la du unuaj koloroj konsistigas nombron de du ciferoj, la tria indikas potencon de dek, per kiu oni multobligu tiun nombron.

Do ekzemple, rezistilo de 4,7 kilomoj kodiĝas jene: flava, purpura, ruĝa.

Oni kalkulas tiel: 4,7 kilomoj estas 4700 omoj, do 47 x 100, kaj 100 estas 10 potenco 2, do pro tio la potenca koloro estas ruĝa.

Kaj estas kvara koloro por montri kiel preciza estas la valoro, sed la koloroj estas iom malsamaj kompare al la ĉi-supraj (ekzemple ili inkluzivas oran kaj arĝentan…)

La valoroj de rezistancoj estas elektataj plejparte de specialaj serioj de preferaj nombroj E3, E6, E12, E24, E48, E96, E192.

Desegno de rezistiloj en skemoj

Cirkvitoj kun rezistiloj

En seria kunigado, la rezistancoj sumiĝas

R=R1+R2+R3+…

En paralela kunigado sumiĝas la konduktancoj (grandoj inversaj al la rezistancoj)

1/R=1/R1+1/R2+1/R3+…

En kazo de kompleksa cirkvito, oni disdividas ĝin en simplaj subcirkvitoj, kie rezistiloj estas kunigitaj jen serie, jen paralele, kaj anstataŭas ilin, ĉiu per unu nura ekvivalenta rezistilo, kalkulita laŭ la ĉi-supraj indikoj. Oni refaras tiun proceduron ĝis kiam la tuta cirkvito resumiĝas al unu nura rezistilo.

Noto: tiu metodo ne ĉiam efikas, kelkaj kompleksaj cirkvitoj ne povas esti kalkulitaj tiel (ekz. cirkvito en formo de kubo, kun rezistilo sur ĉiu eĝo.)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.lalena.com/audio/electronics/color greke http://sound.westhost.com/pots.htm greke http://www.interq.or.jp/japan/se-inoue/e_resistor.htm greke http://www.seas.upenn.edu/ese/rca/calcjs.html

Ŝablono:LigoElstara