Arthur Baur: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
mortodato
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Arthur Baur.jpg|thumb|200px|right|D-ro Arthur Baur]]
[[Dosiero:Arthur Baur.jpg|thumb|200px|right|D-ro Arthur Baur]]
'''Arthur BAUR''' estas svisa [[Honoraj membroj de UEA|honora membro de UEA]]. Li estas elstara verkisto kaj funkciulo de la svisa Esperanto-movado kaj dum pluraj jaroj prezidanto de [[Svisa Esperanto-Societo]]. Li gvidis dum 40 jaroj la Esperanto-elsendojn de [[Svisa Radio Internacia]].
'''Arthur BAUR''' (naskiĝis la [[19-an de februaro]] [[1915]] en [[Zuriko]] - mortis la [[17-an de septembro]] [[2010]] en [[Männedorf]], [[Svislando]]) estis svisa [[Honoraj membroj de UEA|honora membro de UEA]]. Li estis elstara verkisto kaj funkciulo de la svisa Esperanto-movado kaj dum pluraj jaroj prezidanto de [[Svisa Esperanto-Societo]]. Li gvidis dum 40 jaroj la Esperanto-elsendojn de [[Svisa Radio Internacia]].


==Lia vivo==
==Lia vivo==
Linio 33: Linio 33:
==Fontoj==
==Fontoj==
{{ULS*|p=209}}
{{ULS*|p=209}}
*Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 397, 2010-09-23


==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==

Kiel registrite je 03:50, 24 sep. 2010

D-ro Arthur Baur

Arthur BAUR (naskiĝis la 19-an de februaro 1915 en Zuriko - mortis la 17-an de septembro 2010 en Männedorf, Svislando) estis svisa honora membro de UEA. Li estis elstara verkisto kaj funkciulo de la svisa Esperanto-movado kaj dum pluraj jaroj prezidanto de Svisa Esperanto-Societo. Li gvidis dum 40 jaroj la Esperanto-elsendojn de Svisa Radio Internacia.

Lia vivo

Li naskiĝis la 19-an de februaro 1915 en Zuriko kiel filo de kemia profesoro. Baur studis en la universitatoj de Zuriko, Upsalo kaj Stokholmo germanan, anglan, retoromanĉan kaj islandan filologion. Li doktoriĝis kun disertacio pri la adjektivo ĉe profesoro Boetthius de Notker. Li fariĝis ĵurnalisto kaj finfine estis de 1967-1980 ĉefredaktoro de la taggazeto Der Landbote en Vinterturo. 1943 li edziĝis kun Heidi Baur-Sallenbach.

Esperanto

Arthur Baur lernis Esperanton 1930 en gimnazio kaj fariĝis membro de Esperanto-Societo Zuriko, Svisa Esperanto-Societo kaj Universala Esperanto-Asocio. De 1980-1986 li estis redaktoro de Svisa Esperanto-Revuo. Li gvidis la informservojn de la 31-a kaj de la 32-a Universalaj Kongresoj de Esperanto, kiuj ambaŭ okazis en Berno kaj estis membro de la LKK de la 64-a UK en Lucerno. Li verkis multnombrajn librojn en Esperanto kaj en la germana lingvo pri Esperanto, la retoromanĉa, alemana kaj multaj aliaj temoj.

Verkoj

  • Allegra genügt nicht!: Rätoromanisch als Herausforderung für die Schweiz (1996)
  • De la utopio al la realeco; Von der Utopie zur Wirklichkeit
  • Deine zweite Sprache' (1960)
  • Esperanto-Kurs (1958)
  • La fenomeno Svislando (originale verkita en Esperanto, 1979)
  • Die Geschichte der Esperanto-Sendungen aus der Schweiz
  • La kreo de nova retoromanĉa skriblingvo
  • La literaturo de romanĉa Svislando
  • La literaturo en alemana Svislando
  • 'Panoramo de Esperanto (1983)
  • Das Problem der internationalen Sprache (1953)
  • La retoromanĉa: historio kaj nuntempo de la kvara nacia lingvo de Svislando (1995)
  • La retoromanĉa: sorto de la plej malgranda nacia lingvo de Svislando (1984)
  • Von der Utopie zur Wirklichkeit (1976)


Tradukoj

  • Peter-Ruetschi, Tina: Por pli vasta utiligebleco de Esperanto (1954)
  • Svisa antologio (red.: Arthur Baur)

Fontoj


  • Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 397, 2010-09-23

Eksteraj ligiloj

grekeArthur Baur en la Historia Leksikono de Svislando