Badacsonytomaj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: fr:Badacsonytomaj |
|||
Linio 23: | Linio 23: | ||
[[en:Badacsonytomaj]] |
[[en:Badacsonytomaj]] |
||
[[fr:Badacsonytomaj]] |
|||
[[hu:Badacsonytomaj]] |
[[hu:Badacsonytomaj]] |
||
[[it:Badacsonytomaj]] |
[[it:Badacsonytomaj]] |
Kiel registrite je 19:36, 24 sep. 2010
Badacsonytomaj (badaĉonjtomaj) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Tapolca. Tomaj estis peĉenega figuro havinta la lokon.
Bazaj informoj
- Areo: 33 km²
- Loĝantaro: 2280
- Poŝtkodo: 8258
- Telefonprefikso: 87
Situo
La urbo situas sub piedoj de monto Badacsony kaj laŭ bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Balatonfüred-Keszthely. Keszthely kaj Tapolca estas proksime.
Historio
La urbo estis loĝata dum la keltoj kaj romianoj. La hungaroj fondis tie abatejon. Dum la turkoj la vilaĝo restis viva. Inter 1903-1965 sur la monto ŝtonominejo funkciis. En 1909 la fervojo ekfunkciis.
La loĝantaro okupiĝas pri vinberkuluro kaj fremdultrafiko.
Vidindaĵoj estas novromanika katolika preĝejo el 1932, arboreto, domo de pentristo József Egry (li plej ofte la Balatonon pentris), vinkultura domo de poeto Aleksandro Kisfaludy, sed la plej grava estas la monto mem, havanta titolon Nacia parko.