Kantono Grizono: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto modifo de: eu:Grisonia kantoia |
RedBot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: eu:Grisonia |
||
Linio 61: | Linio 61: | ||
[[es:Cantón de los Grisones]] |
[[es:Cantón de los Grisones]] |
||
[[et:Graubündeni kanton]] |
[[et:Graubündeni kanton]] |
||
[[eu:Grisonia |
[[eu:Grisonia]] |
||
[[fi:Graubünden]] |
[[fi:Graubünden]] |
||
[[fr:Canton des Grisons]] |
[[fr:Canton des Grisons]] |
Kiel registrite je 17:05, 6 okt. 2010
Grizono (germane Graubünden [grao'bünd'-n], itale Grigioni [griĝo'ni], romanĉe Grischun [griĵuη'], france Grisons [grizõ']) estas kantono en la oriento de Svislando. Sude de la kantono estas Italujo; norde estas Aŭstrujo kaj Liĥtenŝtejno. Okcidente la kantonoj Sankt Galo, Glaruso, Urio kaj Tiĉino.
En la kantono troviĝas la mondfamaj turismaj lokoj Davos kaj Sankt Moritz kaj aliaj skiejoj.
- ĉefurbo: Koiro (germane Chur, france Coire, itale Cuera, romanĉe Cuira)
- kodo: GR
- loĝantaro: 187,5 mil en 2001 (3 % de Svislando)
- areo: 7105 kv. km (17 % de Svislando – la plej granda kantono).
- lingvoj: la germana (83,1 %), romanĉa (23,6 %), itala (22,5 %) (1990) – la sola trilingva kantono en Svislando.
- La germana lingvo estas parolata plejparte en la nordo (kie multaj germanlingvanoj enmigris en la 19-a kaj 20-a jarcento), la romanĉa lingvo en partoj de la sudoriento kaj okcidento kaj la itala lingvo en kelkaj areoj apud la itala kaj tiĉina landlimoj. En 1990, la romanĉa estis laŭ nombro de parolantoj la tria lingvo de 17 %. En 1880 ĝi estis la unua lingvo de 40 %.
Rumantsch Grischun
Tio estas la nomo de komuna romanĉa lingvo, elpensita de Schmid en 1982 (Romanĉa lingvo). Fakte ekzistas kvin romanĉaj dialektoj aŭ lingvoj, kaj estis bezono havi komunan skribitan lingvon. Tio estis la tasko de Schmid. La oficejo pri la lingvo en Koiro nomiĝas Lia Rumantscha [1].
La oficejo eldonas lernblibrojn pri dialektoj kaj la rumantsch grischun: Curs da rumantsch grischun / da Gieri Menzli ; ill. da Simon Jacomet, Cuira : Lia Rumantscha, 1993 1 Volumo (parto 1 kaj 2) : kun bildoj + 1 Audiokasedo; parto 1: Lecziuns 1-18, 1988 ; parto 2: Lecziuns 1-16, 1989 ISBN 3-906680-27-1 (parto 1); 3-906680-27-2 (parto 2).
Trafiko
La Kantono Grizono atingeblas trajne de Zuriko kaj tra la Rejnvalo per la Svisaj Federaciaj Fervojoj. La kantono mem disponas pri propra tre vasta fervojreto de la Retia Fervojo. Strate la kantono atingeblas tra la Rejnvalo kaj Montpasejo San Bernardino per la aŭtoŝoseo A13 kaj de Zuriko per la aŭtoŝoseo A3.
Historio
Sub la romianoj, kiu konkeris la valojn je -15, la valoj de nuna Grizono fariĝis parto de la provinco Rhaetia. La valoj konservis unikan, ne-italan latinidan kulturon kaj lingvon. La latina lingvo de la valoj evoluis kaj fariĝis la romanĉa lingvo, kiu estis la ĉefa lingvo de la kantono ĝis 1850.
La nomo "Grizono" devenas de "griza" (grisch, grau, grigio). Fakte ĝi naskiĝis de la unuiĝo de la Griza Ligo (Grauer Bund) – reprezentita de la supra maldekstra, blanknigra kvarono de la flago – de la Ligo de la Domo de Dio (Gotteshausbund) – supra deksta kvarono – kaj de la Ligo de la Dek Jurisdikcioj (Zehngerichtebund) – suba duono kun la ibekso – en la 15-a jarcento. La "eterna aliancano" de Svislando fariĝis kantono en 1803, laŭ plano de Napoléon Bonaparte.
La ĉefurbo Koiro en la nordo estas centro de industrio. Ĝi nun estas germanalingva urbo. Antaŭ la naskiĝo de la tri ligoj la kantono estis regata de la episkopo de Koiro, kiu heredis la romian administradon post la disfalo de la imperio.
Heidi
En la kantono Grizono troviĝas la vilaĝo Maienfeld (tute norde), kie la rakonto Heidi disvolviĝas. La aŭtorino de tiu rakonto nomiĝas Johanna Spyri.
Eksteraj ligiloj
greke paĝo de la kantono, germanlingvaj greke paĝoj de la kantono en la romanĉa lingvo