Ruĝa ŝlimo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
HorSan40 (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: '''Ruĝa ŝlimo''' estas flanka produko de la fabrikado de aluminio laŭ la Bayer-metodo. La fajn-grajne muelita baŭksito estas „kuirata” sub granda premo kaj alta temp...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:21, 19 okt. 2010

Ruĝa ŝlimo estas flanka produko de la fabrikado de aluminio laŭ la Bayer-metodo. La fajn-grajne muelita baŭksito estas „kuirata” sub granda premo kaj alta temperaturo (240 oC) en natria lesivo (NaOH). Rezultas du produktaĵoj, la blanka ŝlimo kaj la ruĝa ŝlimo. La ruĝa ŝlimo enhavas fero(III)-oksid-on kaj titano(IV)-oksid-on plue diversajn silici-acidajn kombonaĵojn. La karakteristikan ruĝan farbon al la ŝlimo donas la fero(III)hidroksidoj. Kiom ruĝa ŝlimo elfalas laŭ la priduktita aluminio – tio dependas de la kvalito de la uzita baŭksito. Ekzemple ĉe tropika baŭksito defalas 1,6 t, sed ĉe eŭropaj baŭksitoj 3,2–3,7 t ruĝa ŝlimo.

La estiĝanta ruĝa ŝlimo estas forte lesiva. Pli frue oni ĝin kondukis sen ia preparigo al simpla deponejo aŭ direkte en riveron, kiu kaŭzis gravan medioŝarĝon. Nuntempe oni kondukas la ŝlimon en izolitan stokbasenon, kie la disperzformaj hidroksidoj kaj silikatoj sedimentas. La elpaŝanta natria lesivo estos rekondukata kaj denove uzata. Fine oni kovras la sekiĝintan produktaĵon kun sablo aŭ tero, kaj rekultivas. Novtempe oni eksperimentas uzi la sekan ruĝan materialon kiel grundobonigilo, plenmaterialo je la strotokonstruado aŭ krudaĵo por la ceramika idustrio.