Grandprinco: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KamikazeBot (diskuto | kontribuoj)
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: he:הנסיך הגדול
Linio 85: Linio 85:
[[fi:Suuriruhtinas]]
[[fi:Suuriruhtinas]]
[[fr:Grand-prince]]
[[fr:Grand-prince]]
[[he:הנסיך הגדול]]
[[hy:Մեծ իշխան]]
[[hy:Մեծ իշխան]]
[[is:Stórfursti]]
[[is:Stórfursti]]

Kiel registrite je 08:12, 20 okt. 2010

Grandprincogranda princo (latine Magnus Princeps; ruse kaj ukraine Великий князь, Velikij knjaz; beloruse Вялíкий князь, Vjaliki knjaz; germane Großfürst, finne Suuriruhtinas, dane Storfyrste, svede Storfurste, kroate knez, serbo-kroate veliki župan/велики жупан, litove Didysis kunigaikštis, hungare Nagyfejedelem; ĉeĥe Velkokníže, pole Wielki książę) estas nobela titolo pli alta ol princo (aŭ Fürst) kaj malpli alta ol imperiestrocaro.

En kelkaj lingvoj (ekzemple angla, franca) oni tradicie uzas la vorton por grandduko ankaŭ por grandprinco (ekz-e de MoskvoLitovio); en aliaj lingvoj (ekzemple germana, nederlanda kaj skandinaviaj lingvoj) oni distingas inter tiuj du titoloj. (Komparu de:Großfürst, en:Grand prince).

Grandprinco origine estis titolo de suverena reganto de iu "grandprinclando" (aŭ grandduklando se oni ne distingas la du titolojn), sed tiaj grandprinclandoj jam de longe ne plu ekzistas. La lastaj tiel nomataj "grandprinclandoj" malaperis en 1917 kaj 1918, sed jam antaŭ tio la grandprinclandoj Litovio, Finnlando kaj Transilvanio estis partoj de aliaj, pli grandaj monarĥiaj regnoj (Pollando-Litovio, Rusa imperio kaj Aŭstrio-Hungario), kaj la titolo "grandprinco" estis nura aldona titolo por monarĥoj jam havantaj pli altan (reĝan/caran aŭ imperiestran) titolon. La lasta reganto kies plej alta titolo estis "grandprinco" estis Ivano la 4-a en la 16-a jarcento antaŭ ol li eknomis sin "caro".

"Grandprinco" (Velikij knjaz) estas ankaŭ rusa titolo por alparoli familianojn de la rusa caro (ekde la 17-a jarcento), kvankam tiuj grandprincoj neniam estis suverenaj regantoj.

Grandduklandoj/Grandprinclandoj

Regataj de grandprincoj.