Wim Kok: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:빔 코크
Wim Kok van de PvdA in de Tweede Kamer - NL-HaNA Anefo 934-4587 WM645.jpg
Linio 3: Linio 3:
| nomo = Wim Kok
| nomo = Wim Kok
| honora sufikso =
| honora sufikso =
| dosiero = Wim Kok 19 January 2001-2.jpg
| dosiero = Wim Kok van de PvdA in de Tweede Kamer - NL-HaNA Anefo 934-4587 WM645.jpg
| grandeco de dosiero = 150px
| grandeco de dosiero = 250px
| malgranda dosiero =
| malgranda dosiero =
| priskribo =
| priskribo =

Kiel registrite je 22:46, 22 okt. 2010

Wim Kok
Persona informo
Wim Kok
Naskonomo Willem Kok
Naskiĝo 29-an de septembro 1938 (1938-09-29)
en Bergambacht
Morto 20-an de oktobro 2018 (2018-10-20) (80-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortis per kora malsufiĉo vd
Lingvoj nederlanda vd
Loĝloko Amsterdamo vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Nyenrode Business University vd
Partio Partij van de Arbeid vd
Subskribo Wim Kok
Familio
Edz(in)o Rita Kok vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto vd
Aktiva en Hago vd
Dum 22-a de aŭgusto 1994
Antaŭulo Ruud Lubbers
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wim Kok, naskiĝinta la 29-an de septembro 1938 en Bergambacht, Nederlando, estas nederlanda politikisto kaj inter la jaroj 1994 kaj 2002 estis ĉefministro de du sinsekvaj registaroj. Wim Kok estas membro de la labora partio PvdA.

Wim Kok studis ekonomion en la sola privata universitato de Nederlando kaj poste unue estis sekretario kaj poste prezidanto de nacia sindikato. Inter 1986 kaj 1989 li prezidis la frakcion de sia partio Partij van de Arbeid en la dua ĉambro de la nederlanda parlamento. Inter 1989 kaj 1994 li estis ministro pri financoj kaj vica ĉefministro en la kristandemokrata-socialdemokrata registaro de Ruud Lubbers. Krome li ekde 1989 inter alie estis prezidanto de la Socialista Internacio, kaj vicprezdanto de la centra banko de Nederlando.

Inter la 22-a de aŭgusto 1994 kaj 22-a de julio 2002 li estis ĉefministro de Nederlando. Kun sia registaro li demisiis dum aprilo 2002, transprenante la politikan respondecon pri la misa kampanjo de nederlande gvidita soldataro de Unuiĝintaj Nacioj en la enklavo Srebrenica, kiu ne sukcesis plenumi sian taskon protekti la lokan civitanaron.

Dum siaj periodoj de ministro pri financoj kaj ĉefministro li konsekvence pledis por redukto de la ŝtataj elspezoj, sukcesis kreigi novajn laborlokojn kaj ekonomian kreskon. Pro tiu kresko ekestis manko de laborfortoj, kio aparte senteblis en hospitaloj kaj lernejoj, kie prokrastiĝis operacioj kaj forfalis lernejaj lecionoj, pro manko de flegistoj, kuracistoj kaj instruistoj. La malkontento pri tio dum 2002 gvidis al malvenko de la partio PvdA en la parlamentaj balotoj.

Ekde la 11-a de aprilo 2003 Wim Kok estas Minister van Staat, do "ŝtata ministro" - tiun honoran dumvivan titolon en maloftaj kazoj atribuas la nederlanda reĝino laŭ peto de la konsilio de ministroj. La "ŝtataj ministroj ne membras en la konsilio de ministroj, sed en komplikaj politikaj situacioj povas esti demandataj de la reĝino aŭ la registaro doni konsilon.

Reta ligilo

Informoj pri Wim Kok en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)