Provinco Lorestano: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hu:Loresztán
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: hu:Loresztán tartomány
Linio 77: Linio 77:
[[he:מחוז לורסתאן]]
[[he:מחוז לורסתאן]]
[[hi:लूरिस्तान]]
[[hi:लूरिस्तान]]
[[hu:Loresztán]]
[[hu:Loresztán tartomány]]
[[id:Provinsi Lorestān]]
[[id:Provinsi Lorestān]]
[[it:Lorestan]]
[[it:Lorestan]]

Kiel registrite je 23:32, 24 okt. 2010

Lorestano (Luristano)

situo de la provinco en Irano
situo de la provinco en Irano
provinco de Irano
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ĥorramabad
Areo 28,294 km²
Loĝantaro 1.716.527 (stato de oktobro 2006)
Loĝdenso 61 loĝantoj/km²
ISO-kodo IR-20
Daribagh-Sad
Daribagh-Sad
vdr

La provinco LorestanoLuristano - perse استان لرستان, kurde parêzgeh Luristan - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Ĥorramabad, kie ankaŭ troviĝas la historia fortikaĵo Falak-ol-Aflak. La provinco kovras areon de 28.294 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havas 1.716.527 enloĝantojn. Ĝi troviĝas en la okcidento de la regno.

La plej grandaj urboj estas Ĥorramabad, Borudŝerd, Aligudarz, Dorud, Kuhdaŝt, Azna, Delfan, Selseleh kaj Pol-e-Doĥtar.

La nomo de la provinco laŭvorte signifas "lando de la luroj“.

Administra divido

La provinco konsistas el naŭ distriktoj:

  • Alaŝtar
  • Aligudarz
  • Azna
  • Boruĝerd
  • Dorud
  • Ĥorramabad
  • Kuhdaŝt
  • Nurabad
  • Pol-e Doĥtar

Geografio

Situo

La distriktoj de la provinco
Azna

Lorestano de la nordokcidento ĝis la sudoriento ampleksas longon de 640 kilometroj kaj larĝon de inter 160 kaj 180 kilometroj. La teritorio estas tre monteca. La montoĉeno Zagros de la nordokcidento ĝis la sudoriento pejzaĝe difinas la provincon. La plej granda montopinto nomiĝas Oŝtoran Kuh kaj altas 4050 metrojn, la plej malaltaj valoj troviĝas en alto de 500 metroj super la marnivelo.

Pluraj gravaj riveroj de Irano fontas en la montara pejzaĝo de la provinco: Cajandeh Rud, Ĝarahi, Karun, Diks, Abi kaj Karĥeh. Ekzistas multaj fekundaj valoj kaj montetoj. La klimato estas humide kontinenta.

Klimato

En la provinca ĉefurbo en jara averaĝo falas 530 mm da pluvo kaj en la montaro ĝis 1270 mm. La monatoj junio ĝis septembro estas relative sekaj. La temperaturoj en la provinca ĉefurbo altas inter 12 kaj 32 °C somere kaj inter −2 kaj 8 °C vintre.

Historio

Lorestano estas inter la plej malnovaj regionoj de Irano. Ekde la 4-a jarmilo a.K. pruveblas homaj setlejoj ĉi-tie. La teritorio unue estis sub la regado de la sumeranoj, poste de la regno Elam, ĝis la persoj ĉirkaŭ la jaro 600 a.K. enmigris ĉi-tien. Lorestano poste apartenis al la persaj regnoj de la aĥemenidoj, la partoj kaj la sasanidoj.

Dum la jaro 660 p.K. la araboj konkeris la regionon kaj pli poste la persoj rekonkeris ĝin. La nuntempaj loĝantoj de la provinco plejparte apartenas al la popolo de luroj. Oni supozas, ke ili enmigris ĉi-tien de la regiono de la Kaspia Maro. Plue en Lorestano ankoraŭ vivas signifaj grupoj de baĥtiaroj kaj kurdoj. Inter la 12-a kaj 15-a jarcentoj la provincon regis kurda regno.

Retaj ligiloj

greke oficiala retejo greke retejo de la provinca organizo pri kultura heredaĵo greke informa retejo pri la regiono greke lorestan music.com retejo pri la tradicia muziko de Lorestano

Koordinatoj: 33° 30' 59" norde, 48° 27' 30" oriente