Helsinko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TjBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: csb:Helsinki
LucienBOT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: arz:هيلسينكى
Linio 115: Linio 115:
[[ar:هلسنكي]]
[[ar:هلسنكي]]
[[arc:ܗܠܣܢܩܝ]]
[[arc:ܗܠܣܢܩܝ]]
[[arz:هيلسينكى]]
[[ast:Helsinki]]
[[ast:Helsinki]]
[[az:Helsinki]]
[[az:Helsinki]]

Kiel registrite je 14:55, 27 okt. 2010

Helsinki - Helsingfors

Blazono de Helsinki

Helsinki sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
ĉefurbourbometropolokomunumo • urbego • havenurbo
www.hel.fi
Gubernio Suda Finnlando
Provinco Uusimaa
Fondita 1550
Areo 186,37 km²
Loĝantaro 560,905
Finnlingvaj 86,2%
Svedlingvaj 6,2%
vdr
Helsinki
Senata placo kaj la katedralo de Helsinko
Centro de Helsinki vintre
Evoluo de la loĝantaro de Helsinko
Helsinka Olimpika Stadiono (Turo ofertas bonan vidon super Helsinko.

Helsinko, la ĉefurbo de Finnlando, situas apud la Balta maro kaj estas ankaŭ grava havenurbo. La urbo unufoje gastigis la Olimpiajn Ludojn (en 1952) kaj dufoje la Universalan Kongreson de Esperanto (en 1922 kaj 1969). En la komenco de 20-a jarcento en Esperanto estis uzata ankaŭ la formo Helsingforso, kiu devenas el la svedlingva nomo de la urbo.

Finna nomo: Helsinki [HELsinki]
Sveda nomo: Helsingfors [HelsinFOŜ, -FORS]
Situo: 24° 58’ OR, 60° 10’ NO
Horzono: GMT+2 h (+3 h de aprilo ĝis oktobro)
Loĝantaro: 559 330 (komence de 2004)

Loĝantaro

Helsinki estas la plej granda urbo de Finnlando kaj la loĝata areo etendiĝas ekster la urbaj limoj. Entute en la ĉefurba regiono estas preskaŭ miliono da loĝantoj, el kiuj proksimume duono en la ĉefurbo mem.

Helsinki estis tradicie svedlingva urbo, fondita en svedlingva regiono. Tamen jam tre frue aperis ankaŭ finnlingvaj loĝantoj, germanlingvaj komercistoj kaj post 1809 ruslingvaj administraj funkciuloj kaj komercistoj kaj anoj de diversaj gentoj de Rusa imperio.

Post la sendependiĝo de finnlando en 1917 la urbo komencis fariĝi pli kaj pli finnlingva, kvankam la oficialaj lingvoj daŭre estas kaj la finna kaj la sveda. Ekde 1990 la urbo fariĝis pli multkultura. En 2005 la plej parolataj lingvoj apud la finna kaj la sveda estis la rusa, la somala kaj la araba. (historie)

Jaro Entute finnalingvaj svedlingvaj alilingvaj
1880 36 346 34,0% 52,3% 13,7%
1900 79 126 50,8% 42,6% 6,6%
1920 152 200 62,9% 34,4% 2,7%
1930 220 000 69% 29% 2%
1950 368 519 80% 19% 1%
1960 448 315 85% 14% 1%
1970 523 677 88% 11% 1%
1980 483 675 90% 9,3% 0%
1990 490 872 90,7% 7,7% 1,6%
2000 551 123 88,0% 6,6% 5,4%
2005 560 905 86,2% 6,2% 7,6%

Historio

La nuna teritorio de Helsinko estis ekde mezepoko kamparo loĝata de svedlingvanoj. La sveda reĝo Gustavo Vasa fondis la urbon la 12-an de junio en 1550, unuavice por konkurenci kontraŭ Tallinn kiel komercejo. La unuaj loĝantoj de Helsinko venis el aliaj urboj, Porvoo, Ekenäs, Raumo kaj Ulvila kies burĝoj estis devigitaj transloĝiĝis al Helsinko. Tamen la urbo evoluis sufiĉe malrapide.

En 1809 Helsinko (kaj Finnlando) fariĝis parto de Ruslando kaj en 1812 ĝi fariĝis ĉefurbo de Finnlando. Tiam la urbo havis 4000 loĝantojn. Post la granda incendio en Turku en 1821 ankaŭ la universitato translokiĝis al la nova ĉefurbo. Fine de 19-a jarcento Helsinko havis jam 100 000 loĝantojn, el kiuj ĉ. 50% estis svedlingvaj.

En 1917 Helsinko fariĝis ĉefurbo de sendependa Finnlando.

En 1946 apudaj urbetoj kaj granda parto el apudaj kamparaj regionoj estis ligitaj al Helsinko kaj la urbo komenĉis disvastiĝi. Konstruiĝis novaj urbopartoj kaj la urbo havis 500 000 loĝantojn fine de 1960-aj jaroj. Post tio la loĝantaro kreskis malpli rapide kaj foje exh malkreskis, ĉar la urbeca teritorio etendiĝis ekster la administraj limoj de la urbo.

La Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (KSKE) aŭ Helsinka Interkonsento okazis en Helsinki (Finnlando) laŭlonge de kelkaj sesioj inter la 3a de julio de 1973 kaj la finfina tria sesio de la 30a de Julio ĝis la 1a de aŭgusto de 1975; tie partoprenis reprezentantoj de Usono, Kanado, Sovetunio kaj ĉiuj landoj de Eŭropo (inkludante Turkion kaj ekskludante Albanion kaj Andoron). Ĝi finiis per la gravega Fina protokolo de la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo konata ankaŭ kiel Fina protokolo de Helsinki, Traktato de HelsinkiDeklaro de Helsinki.

Esperanto en Helsinko

En Helsinko okazis la 14-a Universala Kongreso de Esperanto, ekde la 9-a ĝis la 15-a de aŭgusto 1922. Partoprenis 820 kongresanoj el 30 landoj.

Estis tiam aprobita la Kontrakto de Helsinko, kiu starigis novan organizon inter la Universala Esperanto-Asocio, la naciaj societoj (landaj asocioj), la Lingva Komitato kaj la Universalaj Kongresoj. Supera organo fariĝis (Internacia) Centra Komitato de la Esperanto-movado.

Helsinkaj esperantistoj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Il Moskva Helsinka unio Ŝablono:Il Ukrainia Helsinka unio

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de la urbo (germane, angle, finne, france, ruse, svede) greke Retejo de la universitato (ankaŭ komuna portalo de la universitato kaj la urbo) (angle, finne, svede) greke Urba maratono de Helsinko (angle, finne) greke Esperanto-Klubo de Helsinki (Esperante, finne)


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda