Kosoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
RedBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en:Xhosa people
Linio 53: Linio 53:
[[de:Xhosa (Volk)]]
[[de:Xhosa (Volk)]]
[[el:Κόσα]]
[[el:Κόσα]]
[[en:Xhosa]]
[[en:Xhosa people]]
[[es:Xhosa]]
[[es:Xhosa]]
[[fi:Xhosat]]
[[fi:Xhosat]]

Kiel registrite je 18:53, 29 okt. 2010

Kosaj virinoj en tradicia kostumo

La kosoj estas etno parolanta bantuan lingvon kaj loĝanta en sudorienta Sudafriko kaj en la lastaj du jarcentoj en la sudaj kaj centra-sudaj partoj de la lando.

Parolantoj de la kosa lingvo estas dividitaj je pluraj subgrupoj kun parencaj sed distingitaj kulturheredoj. La ĉefaj subgrupoj estas la Bhaca, Bomvana, Mfengu, Mpondo, Mpondomise, Xesibe, kaj Thembu [1]. La nomo kosoj (Xhosa) devenas de la nomo de legenda gvidanto nimita u Xhosa. Sed estas ankaŭ teorio, ke la vorto kosoj (u Xhosa) devenas de vorto el iu lingvo el la kojsana familio signifanta "kolera", laŭ tio la kosa popolo (amaXhosa) estas la "kolera popolo". La kosoj nomas sin amaXhosa kaj sian lingvon isiXhosa.

Nuntempe proksimume 8 milionoj da kosoj estas distribuitaj tra la lando, kaj la kosa lingvo estas la dua plej ofta indiĝena lingvo post la zulua, kun kiu ĝi estas proksime parenca. La sistemo de apartismo antaŭ 1994 kun la bantuujoj rifuszis al la kosoj la sudafrikan civitanecon kaj provis enŝlosi ilin en la laŭnome sinregantajn bantuujojn de Transkejo kaj Ciskejo, nun ambaŭ parto de la provinco Orienta Kabo (Eastern Cape), kie la plej multaj kosoj restas. Multaj kosoj vivas en Kaburbo (Cape Town, iKapa en kosa lingvo), Orientlondono (East London, iMonti) kaj Port-Elizabeto (Port-Elizabeth, iBhayi).

Laŭ nombroj el 2003 la plejmulto de parolantoj de la kosa, proksimume 5,3 milionoj, vivas en la Orienta Kabo (Eastern Cape), sekvate de Okcidenta Kabo Western Cape (proksimume 1 miliono), Gauteng (671.045), la Libera Ŝtato (Free State) (246.192), Zulujo/Natalo (KwaZulu-Natalo) (219.826), Nord-Okcidento (North West) (214.461), Mpumalangoa (Mpumalanga) (46.553), la Norda Kabo (Northern Cape]] (51.228), kaj Limpopo (Limpopo)(14.225) [2].

Historio

Lingvo

Folkloro kaj religio

Tradicia manĝaĵo

Arto kaj metio

Kosoj en moderna socio

Kosoj en popola kulturo

Notabloj el la kosoj

Vidu ankaŭ

Notoj

Atentu, ke la nombro menciita sur tiu paĝo baziĝas sur la nombro de homoj parolantaj la kosan lingvon kiel hejman lingvon, kiu eble estas pli granda aŭ malgranda ol la tuta nombro de homoj kiuj atribuas al si kosan devenon. Krome pluraj milionoj da homoj en Johanesburgo-Soveto-regiono parolas la kosan aŭ zuluan kiel duan aŭ trian lingvon. Por plejmulto el tiuj la du lingvoj fariĝas malfacile distingeblaj (ne surprize, ĉar ilia lingvistika parenceco estas ekstreme proksima.

Retligoj