Tjurka lingvaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sco:Turkic leids
Linio 238: Linio 238:
[[sah:Түүр тыллара]]
[[sah:Түүр тыллара]]
[[sc:Lìnguas turcas]]
[[sc:Lìnguas turcas]]
[[sco:Turkic leids]]
[[sk:Turkické jazyky]]
[[sk:Turkické jazyky]]
[[sq:Gjuhët turkike]]
[[sq:Gjuhët turkike]]

Kiel registrite je 00:00, 30 okt. 2010

Landoj kaj regionoj kie turkecaj lingvoj estas oficie agnoskitaj.

Turkecatjurka lingvaro estas familio de lingvoj parolataj de multaj homoj de Orienta Eŭropo ĝis Siberio kaj okcidenta Ĉinio. Tuta kvanto de parolantoj de ĉiuj turkecaj lingvoj estas ĉirkaŭ 200 milionoj, plimulto de kiuj (ĉ. 180 milionoj) estas denaskaj parolantoj. La plej populara lingvo de la lingvaro estas Turka, kiun parolas ĉ. 40% de turkeca-parolantoj.

Gramatikaj ecoj

La plej karakteraj ecoj de turkeca lingvaro estas aglutineco, plej ofte per sufiksoj, harmonio de vokaloj kaj neekzisto de verbaj klasoj aŭ gramatika sekso. En multaj turkecaj lingvoj ankaŭ mankas, aŭ ekzistas nur eta kvanto de, prepozicioj, kaj diferaj aspektoj de substantivoj estas esprimitaj per kazoj kaj postpozicioj. Modernaj turkecaj lingvoj uzas variantojn de cirila, latina kaj araba skribsistemoj. Antikvaj turkecaj lingvoj ankaŭ uzetis bolgaran kaj orĥonan runoskribojn kaj grekajn literojn.

Klasado

Ĝenerala klasifiko de la Tjurka lingvaro
Malnovtjurkaj lingvoj

Ĥazara lingvo



Orĥona lingvo



Mezepokaj Tjurkaj lingvoj



Ogura (bolgara) branĉo

Bolgara lingvo



Ĉuvaŝa lingvo



Veraj tjurkaj lingvoj
Okcident-tjurka supergrupo
Sud-Okcidenta (Oguza) grupo

Nord-Okcidenta (Kipĉaka) grupo

Karluka (Sud-Orienta) subgrupo

Karaĥanida lingvo



Ĉagataja lingvo



Ĥalaĝa lingvo



Plimulto da dialektoj de Uzbeka lingvo



Ujgura lingvo




Nord-Orienta (Siberia) subgrupo





Problemoj pri klasado

La klasado uzata en tiu ĉi artikolo estas kreita far rusa turkecologo O.Mudrak. Sed la lingvostatistika metodo, kiu, bedaŭrinde, ne prilaboris ĉiujn turkecajn lingvojn, donas iomete malsamajn rezultojn. Ekzemple, per ĝi karluka kaj kipĉaka grupoj estas unuigitaj kaj azerbajĝana lingvo pli proksimas al la turkmena ol al la turka.

Ekzemploj de plej gravaj turkecaj lingvoj

Jen specimenoj de la plej esencaj turklingvoj
Esperanta Turka Azerbajĝana Turkmena Tatara Kazaĥa Kirgiza Uzbeka Ujgura
"Kiaj vortoj ekzistas por paŝo de ĉevalo?" Atın yürüyüşleri için hangi sözcükler var? Atın yerişi üçün hansı sözler var? Atın yörişleri barada ne hili sözler bar? Atnıng yürişleri turında nindi süzler bar? Atıng cürisin sıypattaytın kanday sözder bar? Attım cürüşü cönündö kanday atayın terimder bar? Atnıng yurişleri üçün kanday sözler bar? Atnıng mengiş ve yürügişliri toğısında kandak atamlarılar bar?

Altaja superlingvaro

Multaj lingvistoj kredas ke turkecajn lingvojn necesas unuigi kun la Mongolaj en unu grandan Altajan superlingvaron. Kelkaj eĉ proponas ankaŭ aldoni la Japanan kaj la Korean. Sed multaj aliaj fakuloj tion tute ne agnoskas.

Etnoj

Turka grupo Grupo de popoloj en altaja lingvofamilio. La plej multnombraj popoloj de la grupo: turkoj, uzbekoj, azerbajĝananoj, kazaĥoj, tataroj, ujguroj.

Etnoj de la grupo Kvanto Propra nomo france ruse Priskribo lingvo Religioj
Oguza subgrupo
Turkoj 53.300.000 [3] tjurk Turcs turki
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Turkio (50 mln). En konsisto de Turkoj troviĝas subetnaj grupoj - Jurjukoj, Taĥtaĝoj, Abdaloj, Zejbekoj.
  • Antropologie malsamspecaj, sed plimulto apartenas al balkano-kaŭkaza branĉo de europoida raso.
turka. muzulmanoj-sunaistoj.
Azerbajĝananoj 17.000.000 [3] azerbajĝanlilar, azeriler Azerbaidjanais azerbajĝanci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Azerbajĝano (5,8 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Irano (10,43 mln), Rusio (336 mil), Kartvelio (307 mil), Kazaĥstano (90 mil), Armenio kaj aliaj landoj.
  • Dividiĝas je subetnaj grupoj: Ajrumoj, Afŝaroj, Bajatoj, Karadaganoj, Karapapaĥoj, Ŝahsevenoj.
  • suda branĉo de europoida raso.
azerbajĝana. precipe muzulmanoj-ŝiaistoj.
Taliŝoj 121.000 Talychs taliŝi Popolo en sudoriento de Azerbajĝano (21,1 mil,[4]) kaj en nordo de Irano (100 mil,[3]). taliŝa. muzulmanoj-ŝiaistoj, parto - sunaistoj.
Turkmenoj 4.600.000 turkmen Turkmenes turkmeni Popolo, ĉefloĝantoj de Turkmenio (2,537 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Afganio, Irano, Turkio kaj aliaj landoj. turkmena. muzulmanoj-sunaistoj.
Gagauzoj 220.000 [3]. Gagaouzes gagauzi Popolo en Moldavio (153 mil) kaj Ukrajnio (32 mil,[3]). Loĝas ankaŭ en Rusio (ĉ. 10 mil), Bulgario, Rumanio, Grekio kaj Turkio. gagauza. ortodoksuloj.
Kaĝaroj 30.000 (1987) Kadjars kaĝari Popolo en nordo de Irano. Devenas de unu el kizilbaŝa tribo. de turka grupo. muzulmanoj-ŝiaistoj, parto - sunaistoj.
Kipĉaka subgrupo
Kazaĥoj 9.420.000 kazak Kazakhs kazaĥ Popolo, ĉefloĝantoj de Kazaĥstano (pli ol 6,54 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Uzbekistano (808 mil), Turkmenio (87 mil), Kirgizio (37 mil), Taĝikio kaj Rusio (635,9 mil); en Ĉinio (1,115 mln,[3]), Mongolio (125 mil) k.a. kazaĥa. muzulmanoj-sunaistoj.
Nogajoj 75.200 mil [3] nogaj Nogais nogajci Popolo en Rusia Federacio, precipe en Stavropola regiono, en Dagestano, ankaŭ en Karaĉajio-Ĉerkesio, en Ĉeĉenio kaj Inguŝio nogaja. muzulmanoj-sunaistoj.
Tataroj 5.520.000 6,71 mln tatar Tatares tatari Popolo, ĉefloĝantoj de Tatarstano (1,765 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Baŝkirio, Maria Respubliko, Mordovio, Udmurtio, Ĉuvaŝio, en aliaj regionoj de Rusia Federacio. Oni nomas tatarojn ankaŭ turklingvaj popoloj de Siberio (siberiaj tataroj), Krimeo (krimeaj tataroj) k.a. En Rusia Federacio (sen krimeaj tataroj) 5,52 mln [3]. tatara. muzulmanoj-sunaistoj.
Nagajbakoj 6.000 [3] Nagaibaks nagajbaki tatara. ortodoksuloj.
Kirgizoj 2.660.000 kirgiz Kirghizes kirgizi Popolo, ĉefloĝantoj de Kirgizio (2,23 mln). en Uzbekistano 175 mil, Taĝikio 64 mil. Rusio 42 mil [3]; en Ĉinio 150 mil (1987). kirgiza. muzulmanoj-sunaistoj.
Baŝkiroj 1.420.000 baŝkort Bachkirs baŝkiri Popolo en Rusio, ĉefloĝantoj de Baŝkirio (864 mil). Entute en Rusia Federacio ĉ. 1,35 mln [3]. Loĝas ankaŭ en Kazaĥstano (42 mil), Uzbekistano (35 mil) k.a. baŝkira. muzulmanoj-sunaistoj.
Karakalpakoj 423.000 Karakalpaks karakalpaki Popolo en Mez-Azio, precipe en Uzbekistano, en Karakalpakstano (412 mil,[3]); 5 mil Loĝas ankaŭ en Afganio [3]. en Rusio - 6 mil karakalpaka. muzulmanoj-sunaistoj.
Kumikoj 282.000 [3] Koumyks kumiki Popolo en Dagestano (232 mil). kumika. muzulmanoj-sunaistoj.
Krimeaj tataroj 272.000 Tatars de Crimée krimskije tatari Popolo en Ukrajnio (Krimeo, Hersona regiono), ankaŭ en Uzbekistano, Rusia Federacio (Nord-Kaŭkazio). Ĉ. 272 mil [3]. krime-tatara. muzulmanoj-sunaistoj.
Karaĉajanoj 150.000 [3] karaĉajlila Karatchaeviens karaĉajci Popolo en Karaĉajio-Ĉerkesio (129 mil) kaj Stavropola regiono. karaĉaj-balkara. muzulmanoj-sunaistoj.
Balkaroj 78.000 taulula Balkars balkarci Popolo en Rusio, en Kabardio-Balkario (71 mil). Entute en Rusia Federacio 78 mil [3]. karaĉaj-balkara. muzulmanoj-sunaistoj.
Karluka subgrupo
Uzbekoj 18.500.000 uzbek Ouzbeks uzbeki
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Uzbekistano (14,145 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Afganio (pli ol 1,7 mln), Taĝikio (ĉ. 1,2 mln), Kazaĥstano (332 mil) k.a.
  • Apartenas al Pamira-Fergana branĉo de europoida raso.
uzbeka. muzulmanoj-sunaistoj.
Ujguroj 7.770.000 ujgur Ouigours ujguri Popolo en Ĉinio (7,5 mln,[3]). Loĝas ankaŭ en Kazaĥstano, Kirgizio, Uzbekistano k.a. ujgura. muzulmanoj-sunaistoj.
Sudsiberia subgrupo
Tuvanoj 207.000 [3] tiva Touvas tuvinci Popolo, ĉefloĝantoj de Tuvo (198,4 mil). Entute en Rusio 206,2 mil [3]. Loĝas ankaŭ en Mongolio kaj Ĉinio. tuvana. lamaistoj.
Ĥakasoj 80.300 ĥakas Hakasses ĥakasi (malnova - abakanaj kaj minusinaj tataroj) Popolo en Ĥakasio (62,9 mil), Entute en Rusia Federacio ĥakasa. ortodoksuloj, konservas tradiciajn kredojn.
Altajanoj 130 000 altaj-kiĵi Altaiens altajci Popolo en Altaja Respubliko (59 mil). Kvanto: en Rusia Federacio 69 mil [3]. altaja. ortodoksuloj, parto - baptistoj; konservas tradiciajn kredojn.
Jakuta subgrupo
Jakutoj 380.000 [3] saĥa Yakoutes jakuti Popolo, ĉefloĝantoj de Jakutio (365 mil) jakuta. ortodoksuloj.
Bolgara subgrupo
Ĉuvaŝoj 1.845.000 ĉavaŝ Tchouvaches ĉuvaŝi Popolo, ĉefloĝantoj de Ĉuvaŝio (907,6 mil), Loĝas ankaŭ en Baŝkirio, Tatarstano, najbaraj regionoj. Entute en Rusia Federacio 1773,6 mil [3]. ĉuvaŝa. ortodoksuloj.

Notoj kaj referencoj

  1. dialekto de la Krime-Tatara, uzata far 'urumoj', tjurka-parolantaj Krimeaj grekoj
  2. Meza dialekto de Krime-tatara agnoskita estiel oficiala literatura Krime-tatara lingvo
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 3,18 3,19 3,20 3,21 3,22 3,23 3,24 3,25 3,26 3,27 1992
  4. 1989


Ŝablono:LigoLeginda