Vortokunfando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KamikazeBot (diskuto | kontribuoj)
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fi:Sanatasku
Linio 23: Linio 23:
[[en:Portmanteau]]
[[en:Portmanteau]]
[[es:Contracción (gramática)]]
[[es:Contracción (gramática)]]
[[fi:Sanatasku]]
[[fr:Mot-valise]]
[[fr:Mot-valise]]
[[he:הלחם בסיסים]]
[[he:הלחם בסיסים]]

Kiel registrite je 01:44, 30 okt. 2010

Kofrovorto estas neologismo el almenaŭ du vortoj, kiuj kunfandiĝas kaj kreas enhave novan vorton. Dum la kunfandiĝo unuopaj vorteroj povas disfali.

Esperanto estas relative konservema kaj maleksperimentema lingvo, en kiu apenaŭ mem kreiĝas kofrovortoj. Tamen iuj kofrovortoj el aliaj lingvoj migras ankaŭ al Esperanto. Ekzemploj estas

En iuj naciaj lingvoj kofrovortoj pli oftas. Ekzemploj estas

  • la animaciaj figuroj Pokémon el la anglaj vortoj pocket (poŝo) kaj monster (monstro), do "poŝaj monstroj" aŭ "monstretoj", respektive
  • la germana vorto Teuro por teuer (multekosta) kaj la eŭropunia valuto Eŭro, kiu vortigas la impreson, ke multaj varoj post la enkonduko de la nova valuto draste multekostiĝis.

En la angla lingvo, la fenomeno nomiĝas "portmanteau", francdevena vorto por du-faka valizo moda dum la 19-a jarcento. La lingvistika uzo de la vorto ŝuldiĝas al la romano Trans la spegulo de la anglalingva aŭtoro Lewis Carroll, kie romana figuro diras, ke tiel fantazie kunmetita vorto similas al dufaka kofro, kien oni enmetas du aferojn, fermas la ujon kaj la rezulto estas io nova aĵo.

Proksimume 70 jarojn post Lewis Carroll la same anglalingva aŭtoro James Joyce en sia romano Finnegans Wake kreis milojn da kofrovortoj.