Libro de Rut: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: hy:Հռութ (գիրք) |
e roboto aldono de: ro:Cartea lui Rut |
||
Linio 91: | Linio 91: | ||
[[pt:Livro de Rute]] |
[[pt:Livro de Rute]] |
||
[[qu:Rutpa qillqasqan]] |
[[qu:Rutpa qillqasqan]] |
||
[[ro:Cartea lui Rut]] |
|||
[[ru:Книга Руфь]] |
[[ru:Книга Руфь]] |
||
[[scn:Rut]] |
[[scn:Rut]] |
Kiel registrite je 15:33, 30 okt. 2010
Rut estas libro de la Biblio.
Por la kristanoj ĝi apartenas al la historiaj libroj de la Malnova Testamento kaj estas envicigita inter Juĝistoj kaj 1 Samuel.
Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלותMegilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:
- Rut je la semajn-festo, festo de la tritik-rikolto (kristane: Pentekosto)
- Alta Kanto je Pasko
- Libro de la Predikanto aŭ Kohelet je la festo de laŭboj
- Libro de la Plorkanto je la 9-a de Abo, memore pri la detruo de la templo
- Libro de Ester je Purimo
Nomo
La libro nomiĝas
- en la hebrea: רות
- en la greka Septuaginto (LXX): ΡΟΥΘ
- en la latina Nova Vulgato: Liber Ruth
La libro nomiĝas tiel, ĉar Rut estas la ĉefrolulino.
Aŭtoro
Ĝin verŝajne verkis arte iu nekonata aŭtoro baldaŭ post la babilona ekzilo, uzante popol-rakonton el la tempo de la reĝoj.
Enhavo kaj strukturo
La malgranda libro estas unueca novelsimila rakonto.
La plej konata citaĵo estas la eldiro de Rut al Naomi:
|
Bela estas la salut-formulo, kiu estus povinta modelo ankaŭ por la hodiaŭaj kristanaj Diservoj:
|
Graveco
- La libro estas parto de la antaŭhistorio de reĝo David, ĉar en la lastaj versikloj Rut evidentas kiel lia praavino.
- La libro estas grava pro la konvinko, ke ankaŭ paganoj havas sian lokon kaj rolon en la historio de la savo.
- Oni konsideras ĝin protesto kontraŭ la severa malpermeso de miksitaj geedziĝoj post la ekzilo.
- Oni legas ĝin kiel dokumenton pri la signifo de la familiaj ligoj.
- Ĝi estas rakonto pri la fidela konduko fare de Dio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|