Medefajdrino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kat.
→‎Vidu ankaŭ: forpreno, ĉar nun ekzistas paĝo "eskaja lingvo"
Linio 11: Linio 11:
Tipologie kaj funkcie, Medefajdrino similas al la [[eskaja lingvo]], kiu daŭre vitalas en kelkaj komunumoj de la [[Filipinoj]], kaj la
Tipologie kaj funkcie, Medefajdrino similas al la [[eskaja lingvo]], kiu daŭre vitalas en kelkaj komunumoj de la [[Filipinoj]], kaj la
[[Lingua Ignota]] de [[Hildegard de Bingen]] ŝajnas esti embrio kiu ne evoluis al lingvo el la sama klaso.
[[Lingua Ignota]] de [[Hildegard de Bingen]] ŝajnas esti embrio kiu ne evoluis al lingvo el la sama klaso.

== Vidu ankaŭ ==
Similtipa [[apartiga lingvo]] [http://epo.wikitrans.net/Eskayan?eng=Eskayan Eskaja]


== Literaturo ==
== Literaturo ==

Kiel registrite je 01:16, 1 nov. 2010

Medefajdrino (Medefaidrin, Medefidrin, Oberi-okaime-lingvo) estas apartiga konstruita lingvo de la apriora tipo, kun propra alfabeta skribo, kiu en la 1930-aj jaroj estis kreata, pluevoluata kaj uzata de la adeptoj de la Oberi Okaime religia grupo en la regiono Itu kaj Ibiono-ibomo en la subŝtato Akva-ibomo en la delta regiono de la rivero Niĝero en Niĝerio.

De sia uzantaro, Medefajdrino estis konsiderata ”spirita lingvo”. Ĝi estis kreita de du spiritaj gvidantoj de la religia grupo, Michael Ukpong kaj Akpan Akpan Udofia. Estas raportita, ke la sankta spirito aŭ ”semanto” revelaciis la vortojn de la lingvo al Michael Ukpong, kaj Akpan Akpan Udofia notis ilin skribe. Ambaŭ estis denaskaj parolantoj de la ibibia lingvo, kiu tiutempe, fine de la 1920-aj kaj komence de la 1930-aj jaroj, ankoraŭ estis senskriba. Norma ortografio por la ibibia enkondukiĝis nur en 1983.

En la literaturo, la alfabeto uzata por Medefajdrino estas pli vaste konata ol la lingvo mem kaj nomata oberi-okaime-skribo. Ĝi apartenas al la eŭroptipaj skriboj, kun majuskla kaj minuskla formo de la literoj, sed la formoj estas apriore kreitaj kaj ne evidentigas multe da sistemeco.

Post perfektigo de la lingvo, en 1936, la membroj de la religia grupo fondis lernejon, en kiu la infanoj estis instruataj en Medefajdrino. Tiu aktivado tamen ne estis tolerata de la kolonia registaro, kiu malpermesis ĝin ankoraŭ en la sama jaro. Post malsukcesaj provoj remalfermi la lernejon, la lingvo tamen estis daŭre uzata por la aktivecoj de la religia grupo, do por liturgio, himnaro, leteroj, kontraktoj kaj aliaj dokumentoj, skribitaj permane. La lingvo iom post iom perdis sian funkcion, sed la 7an de februaro 1986 tamen komenciĝis instruado de Medefajdrino en dimanĉa lernejo en Ididep fare de la unua instriusto, nun maljuna Akpan Akpan Udofia mem. Tio estis provo revitaligi la lingvon.

En sia strukturo, Medefajdrino ne similas al la ibibia lingvo, sed pli al la angla, kvazaŭ transvestiĝo de ĝi. Tio validas kaj por ĝia fonotakso kaj por ĝia sintakso. Ekzistas kelkaj sonsinsekvoj, kiuj nek ekzistas en la angla nek en la ibibia. Plej multaj vortoj tamen nek similas al la anglaj nek al ibibiaj, sed estas apriore kreitaj, sen ia evidenta sistemo. La morfologio ne estas tre evoluita. Kelkaj morfologiaj elementoj estas pruntitaj el la angla, ekzemple la plurala morfemo. Simileco al la ibibia lingvo verŝajne ekzistas en la semantiko, kaj evidente ankaŭ en la kalendaro. En 1933, la religia grupo reenkondukis la kalendaron tradicie uzitan de la ibibia gento. Notindas, ke la semajno estis oktaga, monato kvarsemajna kaj jaro deksesmonata. La jaro do havis 512 tagojn. Ankaŭ la nombrosistemo de Medefajdrino respegulas tiun de la ibibia.

Tipologie kaj funkcie, Medefajdrino similas al la eskaja lingvo, kiu daŭre vitalas en kelkaj komunumoj de la Filipinoj, kaj la Lingua Ignota de Hildegard de Bingen ŝajnas esti embrio kiu ne evoluis al lingvo el la sama klaso.

Literaturo

  • R. F. G. Adams (1947) Obεri Ɔkaimε: A new African language and script Africa: Journal of the International African Institute, 17 : 24-34. [1]
  • Akpan Akpan Udofia (1953) Dictionary, transcriptions and translations of texts. In: Hau, Kathleen (1953). Oberi Okaime Script, Texts and Counting System. Material relating to the Oberi Okaime language of southeastern Nigeria.
  • Kathleen Hau (1961) Oberi Okaime script, texts and counting systems. In: Bulletin de l'Institut Francais d'Afrique Noire. Série B, Sciences humaines, 23: 291-308.
  • Monday B. Abasiattai (1989) The Oberi Okaime Christian mission: Towards a history of an Ibibio independent church. Africa: Journal of the International African Institute, 59: 496-516. [2]
  • Dafydd Gibbon, Moses Ekpenyong & Eno-Abasi Urua (2010) ”Medefaidrin: Resources documenting the birth and death language life-cycle” in Proceedings of the Seventh conference on International Language Resources and Evaluation (LREC'10)}, {May19-21, Valletta, Malta}, ISBN = 2-9517408-6-7. [3]