Thomas de Maizière: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
e roboto aldono de: zh:托马斯·德迈齐埃 |
||
Linio 26: | Linio 26: | ||
[[simple:Thomas de Maizière]] |
[[simple:Thomas de Maizière]] |
||
[[sv:Thomas de Maizière]] |
[[sv:Thomas de Maizière]] |
||
[[zh:托马斯·德迈齐埃]] |
Kiel registrite je 08:19, 3 nov. 2010
Thomas de Maizière [prononco də mɛˈzjɛʀ] estas germana politikisto. Li naskiĝis la 21-an de januaro 1954 en Bonno, do nun estas 70-jara. De 1999 ĝis 2001 li estis ĉefo de la registara kancelierejo de la germana federacia lando Saksio, de 2001 ĝis 2005 ministro de Saksio. Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis federacia ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo en la registaro de Germanio, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro estas ministro pri internaj aferoj en la registaro. Li reprezentas la kristandemokratian partion CDU, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion.
Li estas posteulo de hugenota familio, kiu en la 17-a jarcento elmigris de Loreno en Francio al Brandenburgio, kaj estas la kuzo de la kristandemokrata politikisto Lothar de Maizière el GDR, kiu inter aprilo kaj oktobro 1990 estis la unua demokratie elektita kaj samtempe la lasta ĉefministro de GDR.