Timiș: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
rumanaj diakritaj literoj |
|
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:45, 4 nov. 2010
Timiș estas maldekstra flankorivero de Danubo, kiu fontas en Rumanio kaj fluas en Danubon en Serbio.
Aliaj nomoj:
- Tamiš (serbe)
- Temes (hungare)
- Temesch (germane)
- Tibiscus (latine)
- Tibisis (en iu antikva lingvo, eble la greka)
- Timiș (rumane)
La rivero longas 359 km. Akvokolekta areo estas 13085 km².
Iom gravaj apudriveraj urboj: Caransebeș, Lugos, fine en Serbio ĉe la enversiĝo Panĉevo.
La rivero kolektas la akvon el la Sudaj Karpatoj. Ankaŭ kanalo aliĝas al la rivero pro la inundodanĝero.
Nepre menciinda:
- La rivero ne trafluas urbon Temesvár, kvankam la nomo hungare signifas: fortikaĵo Temeŝ
- La rivero ne renkontas Tison, kvankam rekte fluas al ĝi, sed lastmomente ŝanĝas direkton kaj elektas Danubon.
La nomo Tibisko estas en PIV2002, kun la malpreciza difino 'Hungaria rivero, enfluanta en Danubon'; eble oni konfuzis ĝin kun Tiso. Laŭ Hungara-Esperanta Mezvortaro (1993) Tibisko estas Tisza (Tiso).