Mozart, l'opéra rock: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e Aldonis kategorion |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e →Eksteraj ligiloj: Korekto |
||
Linio 88: | Linio 88: | ||
[[Kategorio:Muzikaloj]] |
[[Kategorio:Muzikaloj]] |
||
[[Filmoj de Olivier Dahan]] |
[[Kategorio:Filmoj de Olivier Dahan]] |
||
[[Kategorio:Wolfgang Amadeus Mozart]] |
[[Kategorio:Wolfgang Amadeus Mozart]] |
||
Kiel registrite je 07:25, 5 nov. 2010
Mozart, l'opéra rock (Mozart, la rok-opero) estas franca muzikalo reĝisorita de Olivier Dahan kaj produktita de Dove Attia kaj Albert Cohen kiu estis prezentita de la 22-a de septembro 2009 ĝis la 3-a de januaro 2010 en "Palais des Sports" de Parizo antaŭ ol turnei tra Francio, Belgio kaj Svislando.
La spektaklo alternas pecojn de pop-rokaj komponaĵoj kaj klasikaj komponaĵoj de komponisto Wolfgang Amadeus Mozart.
Temo
La spektaklo komenciĝas kiam la destino de Mozart alvenas al turnopunkto: Colloredo postvenas la Princon-ĉefepiskopon de Salzburg. La nova suvereno estas aŭstera kaj aŭtoritatema homo, nesentiva al la muziko de Mozart kaj alergia al la impeto kaj impertinento de la persono. Al Mozart, la vivo en Salzburg rapide fariĝas neeltenebla.
Li estas 20-jara kiam li decidas forlasi sian naskiĝurbon kune kun sia patrino, serĉante pli bonan estontecon en eŭropa ĉefurbo. La trairado de la komponisto estas markita de fiaskoj kaj kruelaj elreviĝoj. Neniu eŭropa kortego dungas lin, li ekkonas unuan am-elreviĝon kun Aloisia Weber kaj lia patrino mortas en Parizo, urbo kiu forĵetas kaj humiligas lin.
Mozart revenas al sia aŭstera kaj senreliefa vivo en Salzburg, kiam li ekscias la morton de imperiestrino de Aŭstrio. La komponisto devas akompani sian dunganton, Colloredo, al Vieno por omaĝi al la nova imperiestro, Jozefo la 2-a. Vieno, eŭropa ĉefurbo de muziko, sigelos la destinon de la komponisto. Mozart ekkonos gloron, amon, rivalecon kaj poste falon kaj mizeron.
Li mortos en plej granda senhaveco lasante sian plej belan verkon, la Rekviemon, nefinita.
Teĥnikaĵoj
- Títolo: Mozart, l'opéra rock
- Reĝisoro: Olivier Dahan
- Koregrafio: Dan Stewart
- Muziko: Jean-Pierre Pilot, Olivier Schultheis, William Rousseau, Rodrigo Janois Castello Francis...
- Produkto: Dove Attia kaj Albert Cohen
- Aperdato: 22-a de septembro 2009, Palais des Sports, Parizo
- Kanzonoj: Jean-Pierre Pilot, Olivier Schultheis, William Rousseau
- Muzika direktado: Jean-Pierre Pilot, Olivier Schultheis
Rolularo
- Mikelangelo Loconte: Wolfgang Amadeus Mozart
- Claire Pérot: Constanze, edzino de Mozart kaj fratino de Aloisia
- Melissa Mars: Aloisia Weber, unua amo de Mozart kaj fratino de Constanze
- Florent Mothe: Antonio Salieri rivalo de Mozart
- Maeva Meline: Nannerl, fratino de Mozart
- Solal: Leopold, patro de Mozart
- Merwan Rim: Gastejestro kaj klaŭno
Opero
Akto I
- Symphonie concertante (instrumentalo)
- Requiem - Dies Irae (instrumentalo)
- L'ouverture (instrumentalo)
- Penser l'impossible: Solal kaj Maeva Meline
- Concerto N°23 pour piano 2nd mouvement (instrumentalo)
- La chanson de l'aubergiste: Merwan Rim
- Le trublion: Mikelangelo Loconte
- Ah vous dirais-je maman: Claire Pérot
- Bim Bam Boum: Melissa Mars
- Concerto n°21 pour piano 2nd mouvement (instrumentalo)
- Aria extrait de Lucio Silla (instrumentalo)
- Aria extrait de Il re pastore (instrumentalo)
- Symphonie N°10 - final (instrumentalo)
- Six pieds sous terre: Melissa Mars kaj Claire Pérot
- J'accuse mon père: Solal
- Tatoue-moi: Mikelangelo Loconte
- La messe maçonnique (instrumentalo)
- La procession (instrumentalo)
- La mascarade (instrumentalo)
- Je dors sur des roses: Mikelangelo Loconte
Akto II
- Symphonie N°40 1er mouvement (instrumentalo)
- Les Tambours de Vienne (instrumentalo)
- Comédie tragédie: Merwan Rim
- Place, je passe: Mikelangelo Loconte
- Petite musique de nuit 1er mouvement
- Si je défaille: Claire Pérot
- Aria extrait de L'enlèvement au sérail : Traurigkeit (instrumentalo)
- Le bien qui fait mal: Florent Mothe
- Sonate pour piano N°11 - Rondo alla turca dit « La marche turque »
- Concerto pour clarinette
- Les solos sous les draps: Claire Pérot kaj Maeva Meline
- Enlèvement au sérail Ouverture (instrumentalo)
- L'Assassymphonie: Florent Mothe
- Final du 3ème acte des Noces de Figaro (instrumentalo)
- Dors mon ange: Maeva Meline
- Aria de Salieri extait de La Fiera di Venezia (instrumentalo)
- Victime de ma victoire: Florent Mothe
- Requiem - Lacrimosa (instrumentalo)
- Vivre à en crever
- Final : Debout les fous: La trupo
- Petite musique de nuit - final
Videoteko
DVD de la spektaklo aperis la 3-an de novembro 2010 (en Francio)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Mozart, l'opéra rock - Direct Star