Samuel Morse: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: mn:Сэмюэл Морзе
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ar:صمويل مورس
Linio 35: Linio 35:


[[af:Samuel Morse]]
[[af:Samuel Morse]]
[[ar:سامويل مورس]]
[[ar:صمويل مورس]]
[[az:Samuel Morze]]
[[az:Samuel Morze]]
[[be:Самуэль Морзэ]]
[[be:Самуэль Морзэ]]

Kiel registrite je 11:11, 6 nov. 2010

Ŝablono:Info Homoj Samuel Finley Breese MORSE (naskiĝis la 27-an de aprilo 1791 en Charlestown, Masaĉuseco, mortis la 2-an de aprilo 1872 en Novjorko) estis usona inventisto kaj profesoro pri pentroarto, plasta arto kaj desegno. Li famiĝis pro la invento de kodo, antaŭulo de la hodiaŭa Morsa kodo, sistemo de linioj kaj punktoj (aŭ longaj kaj mallongaj signaloj), kiu ebligas sendon de mesaĝoj trans grandajn distancojn.

Biografio

Samuel Morse estis filo de pastro. Li sukcesis studadon en la supera lernejo de Yale (hodiaŭa Yale Universitato) kaj sekvis instruon de librovendisto. Poste tamen li gajnis sian vivon per pentrado. Li estis lernanto de Washington Allston kaj Benjamin West kaj famiĝis ĉefe kiel portretisto kaj skulptisto.

Verko

Ne Samuel Morse inventis la telegrafon; 50 jarojn antaŭe (1793), la optika telegrafo de Chappe ebligis dissendon trans centojn da mejloj. Same li ne estis tiu, kiu inventis la elektran telegrafon: Soemmerring, Steinheil, Carl Friedrich Gauss kaj Weber en Germanio, André Marie Ampère en Francio, Schilling en Sankt-Peterburgo, Richtie kaj Alexander en Skotlando, Wheastone en Anglio, jam estis trovintaj solvojn por elsendi mesaĝojn uzante elektron. La genio de Morse estis desegni simplan maŝinon praktikan, efikan, malaltekostan, facile uzeblan kaj ĉefe sukcese decidigi (ne sen malfacilaĵoj) siajn samtempulojn fari sufiĉe sensacian eksperimenton (la konekton Vaŝingtono - Baltimore).

La inventaĵo de Morse estas dunivela:

  • la maŝino kun papera bendo
  • la Morsa kodo, konsistanta el signoj longaj kaj mallongaj.

Vidu ankaŭ

Friedrich Clemens Gerke

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto