Ludwig Senfl: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: da
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: fr
Linio 19: Linio 19:
[[en:Ludwig Senfl]]
[[en:Ludwig Senfl]]
[[fi:Ludwig Senfl]]
[[fi:Ludwig Senfl]]
[[fr:Ludwig Senfl]]
[[ru:Зенфль, Лудвиг]]
[[ru:Зенфль, Лудвиг]]

Kiel registrite je 14:06, 26 nov. 2005

Muziko > klasika muziko


Ludwig SENFL (naskiĝis ĉirkaŭ 1482, mortis ĉirkaŭ 15421543) estis Germana-Svisa komponisto.

Vivo

SENFL studis kun Heinrich ISAAC. Li probable estis ĥorano en la kortega kapelo de Maksimiliano la 1-a de Bavario en 1496 kaj kantisto en la imperiestra kapelo de 1507. SENFL sekvis ISAAC kiel la kortega komponisto post la morto de ISAAC. En 1518, la imperiestra kapelo malaperis, kiam Maksimiliano mortis. SENFL trovis laboron en Passau tiam, en 1523, fariĝis la unua Muzikisto en la munkena kortego.

SENFL restis katolika, sed li admiris LUTERON kaj korespondadis ofte kun la protestanta Duko Albrecht de Prusio.

Verkoj

SENFL verkis sep mesojn kaj multajn motetojn kaj Magnifikatojn por la katolika liturgio. Li verkis ankaŭ enmuzikigojn por fruaj Luteranaj ĥoraloj kaj pli ol 250 Germanajn kantojn. La kantoj estas treege diversaj je stilo kaj metodo. Iuj estas simplaj akordaj harmoniigoj. Aliaj estas tre kompleksaj kontrapunktoj en kanona formo.

SENFL finis la Choralis Constantinus, kiun ISAAC lasis nefinita je sia morto. Ĉi tiu tre granda verko estas la unua kompleta enmuzikigo de la variaj partoj de la Meso, ciklo de mesoj por la tuta jaro. SENFL finis la serion sed ĝi ne eldoniĝis ĝis 1555 post lia morto.