Hamako: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: so:Leexo
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: id:Buaian
Linio 36: Linio 36:
[[he:ערסל]]
[[he:ערסל]]
[[hu:Függőágy]]
[[hu:Függőágy]]
[[id:Hammock]]
[[id:Buaian]]
[[io:Hamako]]
[[io:Hamako]]
[[it:Amaca]]
[[it:Amaca]]

Kiel registrite je 02:10, 13 nov. 2010

Reta hamako

Hamako estas ŝnura retotolaĵo, kiun oni pendigas horizontale per ĝiaj du ekstremaĵoj inter du objektoj, plejparte inter du arboj, kiu servas por kuŝi aŭ balanci sin. Hamako povas esti por unu aŭ du personoj.

Nuntempe hamakoj ekzistas ĉie en la mondo, ili servas kiel kuŝejo, ne nur eksterdome.

Etimologio

La vorto devenas de la indiĝenoj de Haitio, kiuj nomis siajn dormoretojn hamáka.

Historio

Hamakojn konis jam la sudamerikaj indianoj, kiuj teksis ĝin el diversaj materialoj. Laŭ ornamoj kaj uzitaj materialoj oni ekkonis, al kiu tribo dormanto apartenis. La hamako ebligis protekton kontraŭ multaj insektoj kaj aliaj bestoj dum la nokto.

Maristoj konis ĝin de indiĝenoj kaj adoptis ĝin en 16-a jarcento. Ĝis hodiaŭ sur batalŝipoj ofte dormis en hamakoj pendigitaj sub la plafono kiuj dum la tago estis forprenitaj, lasante liberan lokon. La hamakoj iom moderigis la movojn de la ŝipo. En Francio oni forprenis ilin de batalŝipoj nur en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. En Brazilo, komercaj ŝipoj kiuj naviĝas sur riveroj de Amazonio ankoraŭ uzas hamakojn.

En Brazilo estas tre ofte uzi hamakon anstataŭ litojn. Ĝis 1980-aj jaroj en Maranhão popularaj hoteloj oferas nur hamakojn al gastoj.

Hamako-tipoj

Kutime ekzistas tri tipoj de hamakoj: tolaj hamakoj, retaj hamakoj kaj hamakoj kun disstariga bastono. Tolaj hamakoj troveblas ĉefe en Nordameriko kaj Sudameriko. La reta hamako devenas el Meksikio, sed oni produktas ĝin ankaŭ en Azio. Tolaj hamakoj kun disstariga bastono troviĝas ĉefe en Nordameriko.

Vidu ankaŭ