Edmundo Ironside: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: bs:Edmund Željeznoboki
Ebrambot (diskuto | kontribuoj)
Linio 39: Linio 39:
[[es:Edmundo II de Inglaterra]]
[[es:Edmundo II de Inglaterra]]
[[et:Edmund II]]
[[et:Edmund II]]
[[fa:ادموند دوم انگلستان]]
[[fi:Edmund Rautakylki]]
[[fi:Edmund Rautakylki]]
[[fr:Edmond II d'Angleterre]]
[[fr:Edmond II d'Angleterre]]

Kiel registrite je 18:03, 19 nov. 2010

Edmundo Ironside: Fikcia portreto de la 18-a jarcento

Edmundo Ironside (Edmundo Ferflanka, n. ĉ. 990, m. la 30-an de novembro 1016) estis reĝo de Anglio de la 23-a de aprilo ĝis la 30-a de novembro 1016.

Li estis la dua filo de Ethelred la 2-a, moknomata "Ethelred la Malpreta" (angle Ethelred the Unready) kaj lia unua edzino Elgifu de Nortumbrio. Liaj fratoj nomiĝis Atelstano, Edred kaj Egbert. Lia patrino mortis ne post 996, kiam Ethelred edziĝis duan fojon, al Emma de Normandio.

Lia pli aĝa frato Atelstano mortis en 1014, kaj Edmundo iĝis heredonto de la angla trono. Sekvis baraktado inter Edmundo kaj Ethelred, kiu ekzekutis du subtenantojn de sia filo, Sigeferth kaj Morcar. Post tio Edmundo forprenis la vidvinon de Sigeferth el Abatejo Malmesbury, kie ŝi enkarceriĝis, kaj edziĝis al ŝi kontraŭ la patra volo. Dume la dana reĝo Kanuto la 1-a invadis Anglion. En 1016 Edmundo ribelis, kune kun grafo Uhtred la Kuraĝa (angle Uhtred the Bold) de Nortumbrio, sed, post kiam Uhtred transiris al Kanuto, Edmundo faris pacon kun Ethelred.

Ethelred mortis la 23-an de aprilo 1016, kaj Edmundo reĝiĝis. Li komencis finan klopodon revivigi la defendon de la regno kontraŭ la danoj. Dum tiuj sieĝis Londonon, Edmundo iris al Wessex, kie li kunigis armeon. La danoj postkuris lin sed li haltigis ilian antaŭenpuŝon, poste forpelis ilin de Londono (kiun ili denove sieĝis), kaj plurajn fojojn venkis ilin. Tamen la 18-an de oktobro okazis la decida batalo ĉe Ashingdon en Essex, kie Edmundo tute malvenkis. Sekvis akordo per kiu Edmundo retenis Wessex kaj Kanuto regis Anglion norde de la Tamizo, kaj kiam unu el ili mortos, la alia heredos la landon.

Edmundo mortis la 30-an de novembro, eble pro naturaj kialoj, eble pro murdo. Li entombiĝis en Abatejo Glastonbury.

Li havis du infanojn:

Kanuto sendis la infanojn al Svedio, celante ilian murdon, sed ili estis sekrete plusendataj al Kiev kaj fine al Hungario.

Estas teatraĵo Edmund Ironside inter la apokrifaj verkoj de William Shakespeare.


Antaŭe:reĝo de AnglioPoste:
Ethelred la 2-a1016Knuto