Cifereca fotilo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e pli da lingvaj ligiloj
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
La '''cifereca fotilo''', estas [[fotilo]], ĉe kiu la kaptaĵo ([[filmo (foto)|filmo]]) estas anstataŭigita per elektronika bildotransformilo (sensoro) kaj [[cifereca]] [[savilo]].
La '''cifereca fotilo''' (aŭ bitfotilo), estas [[fotilo]], ĉe kiu la kaptaĵo ([[filmo (foto)|filmo]]) estas anstataŭigita per elektronika bildotransformilo (sensoro) kaj [[cifereca]] [[savilo]].


== Funkcia maniero ==
== Funkcia maniero ==

Kiel registrite je 11:31, 29 nov. 2005

La cifereca fotilo (aŭ bitfotilo), estas fotilo, ĉe kiu la kaptaĵo (filmo) estas anstataŭigita per elektronika bildotransformilo (sensoro) kaj cifereca savilo.

Funkcia maniero

La fotita bildo estiĝas en la diĝita fotilo laŭ la sekvaj paŝoj:

  1. optika projekcio per la objektivo;
  2. optika filtrado per infraruĝa kaj RGB-filtriloj;
  3. bildotransformado en elektronikaj signoj;
  4. Diĝitigo de la signoj per analog-diĝita transformado;
    1. Diskretigo;(signifas erigon de la bildo al diskretaj unuoj)
    2. Kvantumigo;
  5. eventuale kolora interpolado;
  6. Bildo-prilaboro de la bildodatumoj;
  7. Densigo de la bildodatumoj; JPEG, TIFF
  8. Savo de la bildodatumoj.

Ĉe tiuj fotiloj, kiuj laboras per RGB-sistemo kaj devas savi je pikselo tri kolorajn valorojn, okazas kolora interpolado. Tiu signifas, ke la fotilo analizas la najbarajn ĉelojn kaj tiel aldonas (interpolas) koloron por ĉeloj kiuj ne havas la aliajn du kolorajn valorojn.

La diĝita foto estas alŝutebla al komputilo, tie libere kopiebla, korektebla, printebla.

La diĝitaj kameraoj ofte enhavas krom la enkostruita optika zomo ankaŭ diĝitan zomon. Tiukaze temas pri interpolado, kio montras la bildon pli granda, sed fakte kun malplia diseriĝo. La diĝita zomo estas simpla piara (pr) afero sen fotografa valoro.

En 2004 la fotiloj sub 2 megapikseloj valoras nur kiel ĉe ludiloj kaj hendioj (porteblaj telefonoj). Surmarkete gravas nur la fotiloj super 3 megapikseloj, kiuj valoras por fari la kutimajn paperbildojn (10x15). Ili estas facile uzeblaj, relative ĉipaj.

La pli bonaj, profesiaj fotiloj havas diseriĝon de 4-5 megapikseloj (meza kategorio), la pintaj aparatoj (stato: 2004) inter 8 kaj 16 megapikseloj (ebligas bildon 20x30 cm). (La tradicia analoga fotografado egalas al 20-30 megapikseloj.)

gravas ĉe la profesia kategorio:

  • kvalito de la objektivo
  • bildotransformado
  • alĝustigaj eblecoj
  • rapido de la fotado

La ĝenerala akumulatoro de la fotilo servas energion por fotado de ĉ. 200 bildoj.

Datumaj aranĝoj

Unu foto kun diseriĝo de du megapikseloj kaj 3 koloroj je pikseloj estus 6 megabajtoj (nedensigita datumgrando).

densigaj manieroj:

  • JPEG-formato (perdiĝas kelkaj detaloj)
  • TIFF, senperda aranĝo, pli precize kadro uzebla de pluraj aranĝoj
    Kruda datuma formato (angle mlgg RAW) ĉe pintaj fotiloj (tio estas kiel negativa filmo ĉe la analoga fotado); la datumaro korektebla
  • Plej novaj fotiloj ebligas kapti mallongajn videojn, kiuj plej ofte saviĝas en aranĝo Motion JPEG - aŭ Apple Quicktime.


Daten-portiloj

Malnovaj fotiloj uzas ankaŭ moldiskojnPCMCIA-/PC-Card-kartojn.