Johann Bernhard Fischer von Erlach: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 28: Linio 28:
[[fi:Johann Bernhard Fischer von Erlach]]
[[fi:Johann Bernhard Fischer von Erlach]]
[[fr:Johann Bernhard Fischer von Erlach]]
[[fr:Johann Bernhard Fischer von Erlach]]
[[he:יוהאן ברנרד פישר פון ארלך]]
[[he:יוהאן ברנהרד פישר פון ארלך]]
[[hr:Johann Bernhard Fischer von Erlach]]
[[hr:Johann Bernhard Fischer von Erlach]]
[[hu:Johann Bernhard Fischer von Erlach]]
[[hu:Johann Bernhard Fischer von Erlach]]

Kiel registrite je 23:48, 21 nov. 2010

Johann Bernhard Fischer von Erlach

Johann Bernhard FISCHER VON ERLACH, naskita kiel Johann Bernhard Fischer la 20-an de julio 1656 en Graz, mortinta la 5-an de aprilo 1723 en Vieno, estis aŭstra arĥitekto de baroko. En 1696 li estis nobeligita kaj ricevis la nom-aldonon von Erlach.

Fischer lernis la artmetion de sia patro Johann Baptist Fischer, skulptisto. De 1670/71 al 1686 li vivis en Romo, laboris en la metiejo de Philipp Schor kaj konatiĝis kun Gian Lorenzo Bernini. Li studis la antikvan kaj la tiutempan barokan arkitekturojn kaj pli kaj pli foriris de skulptado al arĥitekturo. En 1686 li revenis al Graz, kie li ricevis komision pri stukado de la tombo de Ferdinando la 2-a. En 1688 li iris al Vieno; tie li estis instruisto de Jozefo la 1-a, tiam tronheredonto. Okaze de ties kronado en 1690 li desegnis du triumfajn pordojn.

Inter 1693 kaj 1699 li konstruis kvar preĝejojn en Salzburg. En 1698 li komencis konstrui la urban palacon de Eŭgeno de Savojo en Vieno.

En 1705 li estis nomumita supera inspektisto de ĉiuj kortegaj konstruaĵoj, tamen ne ricevis komisiojn por novaj konstruaĵoj. Nur en 1709 li povis komenci la Bohemian Kancelarion en Vieno.

En 1721 li publikigis, post 16-jara laboro, sian teorian arĥitekturan ĉefverkon, kolekton da kuprogravuraĵoj titolitan "Entwurf einer historischen Architektur" (skizo de historia arĥitekturo). Tri sekcioj de la verko enhavis bildojn de gravaj historiaj konstruaĵoj, inkluzive de la sep mondaj mirakloj. Kvara sekcio prezentas proprajn verkojn.

En 1715 li gajnis konkurson pri la konstruado de la Karla Preĝejo en Vieno. Por ties desegno li ligis historiajn ekzemplojn al novaj arkitekturaj rimedoj. Fine li ricevis komisiojn pri la viena Hofburg kaj planis ties stalojn kaj la kortegan bibliotekon.

Post lia morto lia filo Josef Emanuel transprenis liajn nefinitajn projektojn, precipe la Karlan Preĝejon.