Ernst Jandl: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Ernestus Jandl
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e [r2.5.2] roboto aldono de: es:Ernst Jandl
Linio 31: Linio 31:
[[de:Ernst Jandl]]
[[de:Ernst Jandl]]
[[en:Ernst Jandl]]
[[en:Ernst Jandl]]
[[es:Ernst Jandl]]
[[et:Ernst Jandl]]
[[et:Ernst Jandl]]
[[fr:Ernst Jandl]]
[[fr:Ernst Jandl]]

Kiel registrite je 22:07, 23 nov. 2010

Ernst Jandl and Friederike Mayröcker,
public reading in Vienna, Austria, in 1974.

Ernst JANDL [ernst jandl] (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1925, mortis la 9-an de junio 2000) estis aŭstra germanlingva verkisto. Li naskiĝis en Vieno, studis tie germanistikon kaj anglistikon, doktoriĝis en 1950 kaj laboris poste kiel instruisto en gimnazio, krome faris prelegvojaĝojn al Germanio, Britio kaj Usono.

La verkaro de Ernst Jandl konsistas ĉefe el poemoj kaj radiodramoj. Siajn eksperimentoplenajn poemojn li nomis parolpoemoj, ĉar ili plej bone efikas, se ili estas laŭtvoĉe citataj. Grandan parton de ili li pro tio mem sonregistris. Kune kun la verkistino Friederike Mayröcker li kreis kelkajn radiodramojn. Inter multaj literaturpremioj li gajnis la renoman Georg-Büchner-Preis. Jandl mortis en Vieno.

Listo de verkoj:

  • Andere Augen (poemoj, 1956)
  • Laut und Luise (poemoj, 1966)
  • sprechblasen (poemoj, 1968)
  • Fünf Mann Menschen (radiodramo, 1968 – kun F. Mayröcker)
  • Der Gigant (radiodramo, 1970 – kun F. Mayröcker)
  • dingfest (poemoj, 1973)
  • die schöne kunst des schreibens (eseoj, 1976)
  • der gelbe hund (poemoj, 1980)
  • Das Öffnen und Schließen des Mundes (prelegoj, 1985)
  • idyllen (poemoj, 1989)