Katedralo de Ely: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: bg:Или (катедрала)
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e [r2.5.2] robota aldono de: it:Cattedrale di Ely
Linio 32: Linio 32:
[[es:Catedral de Ely]]
[[es:Catedral de Ely]]
[[fr:Cathédrale de la Sainte-et-Indivisible-Trinité d’Ely]]
[[fr:Cathédrale de la Sainte-et-Indivisible-Trinité d’Ely]]
[[it:Cattedrale di Ely]]
[[nl:Kathedraal van Ely]]
[[nl:Kathedraal van Ely]]
[[no:Elykatedralen]]
[[no:Elykatedralen]]

Kiel registrite je 22:34, 27 nov. 2010

Katedralo de Ely

La Katedralo de Ely (plena angla nomo: The Cathedral Church of the Holy and Undivided Trinity of Ely = la katedrala kirko de la sankta kaj nedividita triunuo de Ely) estas la precipa kirko de la episkopujo de Ely en Cambridgeshire (Anglio). Ĝi estas la rezidejo de la episkopo de Ely.


En la regiono ĝi nomiĝas "la ŝipo de la torfejo" pro sia formo elstara el la ĉirkaŭa plata kaj malseka pejzaĝo (nomata angle The Fens = "torfejo").

Historio

Antaŭaj konstruaĵoj

La unuan kristanisman konstruaĵon tiulokan fondis Etheldreda, filino de la anglo-saksa reĝo de East Anglia, naskita en 630 en Exning ĉe Newmarket. Ŝi akiris la terenonj de sia unua edzo Tondberct, estro de la Sudaj Girvianoj, kaj post sia dua edzeco ŝi tie en 673 fondis kaj mastrumis monaĥinejon. Post ŝia morto oni konstruis al ŝi relikvokeston en la tiea saksa kirko. La monaĥinejo kaj granda parto de la urbo Ely estis detruitaj en la dana invado komenciĝintaj en 869/70.

Episkopo Athelwold de Winchester en 970 tie konstruis novan, benediktanan monaĥejon. Post kiam en 1109 la episkopujo Ely estis kreita el parto de la episkopujo Lincoln, la monaĥeja kirko iĝis katedralo.

Vidu ankaŭ jenon: