Psikologo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota aldono de: tg:Равоншинос
Linio 42: Linio 42:
[[sv:Psykolog]]
[[sv:Psykolog]]
[[te:మనస్తత్వవేత్త]]
[[te:మనస్తత్వవేత్త]]
[[tg:Равоншинос]]
[[zh:心理学家]]
[[zh:心理学家]]

Kiel registrite je 21:08, 4 dec. 2010

Psikologo estas la profesiulo kiu bakalauriĝis pri Psikologio en iu universitato. La leĝoj pri tiu bakalaŭriĝo malsamas laŭ la lando.

La plej fama areo pri kiu laboras la Psikologo estas la klinika psikologio, sed ne nur la psikologoj zorgas pri tio. Ĝenerale, psikiatroj kiuj partoprenis en studoj pri psikoterapio ankaŭ laboras tiel kiel la klinika psikologo.

Kelkaj agadkampoj kie laboras la psikologo:

Lerneja psikologio: Psikologo havas gravan rolon en edukado, ĉar siaj konoj pri la disvolviĝo psika de infanoj eblas, ke ĝi partoprenu en disvolviĝo de specialaj programoj de edukado.

Homaj Rimedoj kaj Entreprena Psikologio: la psikologoj kiuj laboras en ĉi areo studas la homan konduton dum laboro, kaj disvolvas programojn kaj procedojn por ke la labora travivaĵo estu pli agrabla al la entrepreno kaj al la laboristo. Kelkaj funkcioj de ĉi tiu profesiulo estas: elektado kaj preparigo de laboristoj, analizi kaj disdoni rangojn, organizi, disvolvi kaj zorgi pri Homaj Rimedoj en entreprenoj.

Socia kaj Komunuma Psikologio: Ekzistas multaj psikologoj en ĉi areo, precipe kun publikaj servoj. Disvolvas la psikologoj porgrupaj programoj, aŭ por ekskluditaj minoritatoj, ktp. La analizilo plej kutime estas grupo, familio, kolektivo aŭ popolo. Alivorte, ĝi ekzamenas homan konduton en socio kaj grupo.

Eksperimenta Psikologio: la plej granda parto de tiaj psikologoj laboras en universitatoj aŭ esplorejoj, malgraŭ ke hodiaŭ kelkaj entreprenoj invitas tiajn psikologojn cele disvolvi programojn en esplorado pri konsumanto de ia produktaĵo aŭ cele analizi scikapablo en uzo de novaj prototipoj industriaj. La eksperimenta psikologo realigas pruvojn kaj eksperimentojn por scii pri kiel la cerbo laboras, kiuj estas la bazaj funkcioj de la memoro, de la atento, de la perceptado.

Aliaj agadkampoj: Ekzistas multaj aliaj areoj kie laboras la psikologo kiel la Jura Psikologio, la Sporta Psikologio, la Hospitala Psikologoj, ktp.