Kontrastigo de la koloroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 31: Linio 31:




Fig. 1 [[Jerusalemo]]: [[Dosiero:Armoiries de Jérusalem.svg|100px]]; Fig.2:[[Albanio|Albania]] Reĝlando [[Dosiero:AlbanieWapen.svg|100px]]
Fig. 1 [[Jerusalemo]]: [[Dosiero:Armoiries de Jérusalem.svg|100px]]; Fig.2:[[Albanio|Albana]] Reĝlando [[Dosiero:AlbanieWapen.svg|100px]]
:Tiuj kontraŭleĝaj blazonoj estas blazonitaj kiel "[[enketenda blazono|enketendaj]]", kio signifas ke endas enketi pri la nereguleco. (Fakte tio estas nur maniero diri ke la blazono ne estas regula: neniam, nenie neniu enketis pro la nereguleco...)
:Tiuj kontraŭleĝaj blazonoj estas blazonitaj kiel "[[enketenda blazono|enketendaj]]", kio signifas ke endas enketi pri la nereguleco. (Fakte tio estas nur maniero diri ke la blazono ne estas regula: neniam, nenie neniu enketis pro la nereguleco...)
----
----

Kiel registrite je 11:17, 9 dec. 2010

En heraldiko, dispartigo de la heraldikaj koloroj en tri grupojn, ne estas formaligo, sed ja respondas al teknika zorgo bone ebligi legadon de l' blazono, zorgo kies esprimo troviĝas en la regulo nomata "kontrastigo de la koloroj", kiu tekstas jene:

ne estu metalo sur metalo, nek farbo sur farbo.

Se konsideri ke la metaloj estas helaj, palaj koloroj kontraste al la farboj, kiuj estas intensaj koloroj, la leĝo povus teksti "ne estu koloro pala sur pala, nek intensa sur intensa", kio evidente difinas la devigon kontrastigi la bildojn , tiel ebligante facilan legadon.

1-a rimarko. Peltoj, miksaĵo de metalo kaj farbo, pro difino mem, eskapas al tiu regulo. Fakte ili povas lokiĝi ie ajn: sur aŭ sub metalo, farbo, eĉ alia pelto...

2-a rimarko. La regulo ja uzas "sur" kaj ne "apud" kaj do rilatas nur al la suraĵoj (kiu lokiĝas sur kampo aŭ sur alia suraĵo) kaj ne al la partigoj (kiuj partigas kampon aŭ suraĵon en eroj ĉeaj kaj samnivelaj) Kelkaj aŭtoroj provis aplikigi la regulon ankaŭ al la partigoj, sed krom la fakto ke por kelkaj partigoj obei tian regulon tutsimple ne eblas, la blazona realeco montras ke tio estas nur tendenco...

Esceptoj

(por simpligi, pelto ne troviĝos en la sekvantaj klarigoj.)

Esceptoj kiu fontas el konceptado mem de l' blazono

  • Suraĵo estas partigita per minimume unu metalo kaj unu emajlo, kaj lokiĝas sur unukolora kampo. Ekz. fig.1 : Ebreuil, "El gorĝo, kun kruco kojnigita el arĝento kaj lazuro [...] (La kruca lazuro troviĝas sur la kampa gorĝo);
  • Suraĵo unukolora surmetita sur kampo (aŭ alia suraĵo) partigita per minimume unu metalo kaj unu emajlo. Ekz. fig.2 : tranĉita el arĝento kaj sablo, leono el gorĝo, kun ungegoj kaj lango el lazuro, metita sur la tuto. en la suba parto, gorĝo troviĝas sur sablo. Neevitebla...
  • Suraĵo kiu entenas detalon uzantan koloron el la mala grupo de la ĉefa koloro. Ekz. fig.3: el arĝento, maŭra kapo el sablo, kun okuloj kaj harbendo ankaŭ el argento (la harbendo el arĝento troviĝas sur la kampo ankaŭ el arĝento).

fig.1 fig.2 ; fig.3:

Esceptoj kiuj fontas el Historio

  • Okazas ĉefe en kazo de plibonigado, kie peco (plej malofte meblo) donata de feŭdestro al vasalo ja povas ne kongrui kun la kampo de l' vasala blazono. Tiukaze la blazono povas aspekti falsa (dum en la antaŭaj kazoj evidentiĝas la neeblecon obei la regulon). Por montri ke oni konscias pri tio, aldoniĝas la termino "kudrita" (fr kaj en "cousu") por signi ke la suraĵo fakte ne ŝarĝas, sed estas kudrita samnivele kun la primitiva ŝildo, kreante tiel speco de partigo, kongrua kun la regulo. Tiu sistemo uzita en la Anglo-normanda zono, ne trairis al la nord-orienta zono, kie oni nur substrekas la fakton per esprimo "metalo sur metalo" / "emajlo sur emajlo" (de Farbe über Farbe / Metal über Metal). Ekz. fig.1: el gorĝo kun leono el oro, kaj kun kudrita ĉefo el Francio (kiu tekstus en nordorienta zono: el gorĝo kun leono el oro, kaj kun, farbo sur farbo, ĉefo el Francio)
  • Foje brizuroj efikas same kiel ĉi-supre, ekz. fig.2, kie la lambelo elgorĝo troviĝas parte sur la kampo el lazuro.

Fig.1 : Dosiero:Blason ville fr Lyon (Rhone).svg; Fig.2 :Dosiero:Blason Artois.png

  • Kelkaj kontraŭregulaj blazonoj estus tiaj ĉar konceptitaj antaŭ ol la regulo firme efikis. Jen la senkulpigo kiun kelkaj donas al la Jerusalema blazono. (Senkulpigo iom duba, ĉar la originala blazono de la Jerusalema Reĝlando havis kampon el gorĝo, do absolute regula...)

Esceptoj kiuj fakte estas spitaĵoj

  • Tiuj spitaĵoj plej ofte fontas el la pretendemo pri supereco de la posedantoj de tiaj blazonoj, kiuj sin situas "super la leĝoj"...Jen la plej ofta kialo kiun oni atribuas al la Jerusalema blazono, kiu uzas metalon sur metalo.
  • Alia ekzemplo (inversa: emajlo sur emajlo) troviĝas en la blazono de Albana Reĝlando (antaù 1913).


Fig. 1 Jerusalemo: ; Fig.2:Albana Reĝlando

Tiuj kontraŭleĝaj blazonoj estas blazonitaj kiel "enketendaj", kio signifas ke endas enketi pri la nereguleco. (Fakte tio estas nur maniero diri ke la blazono ne estas regula: neniam, nenie neniu enketis pro la nereguleco...)

Ankaŭ vidu ĉe flago, kuzo de blazono, analogan regulon.