Anseroformaj birdoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota aldono de: frr:Anen an ges; cosmetic changes
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota aldono de: lv:Zosveidīgie
Linio 98: Linio 98:
[[li:Eendechtege]]
[[li:Eendechtege]]
[[lt:Žąsiniai paukščiai]]
[[lt:Žąsiniai paukščiai]]
[[lv:Zosveidīgie]]
[[nl:Eendvogels]]
[[nl:Eendvogels]]
[[nn:Andefuglar]]
[[nn:Andefuglar]]

Kiel registrite je 14:21, 14 dec. 2010

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anseroformaj birdoj
Biologia klasado
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ordo Anseroformaj (Anseriformae) enhavas ĉirkaŭ 150 speciojn de birdoj en tri familioj: la kriuloj (alinome Anhimedoj), Anseroanasedoj (la piga ansero) kaj la Anasedoj (la plej multaj) kiu enhavas 140 specoj da akvaj birdoj, inter ili anasoj, anseroj kaj cignoj.

Ĉiu speco de tiu ĉi ordo estas akvobirdo, do estas adaptita je vivo sur la akvosurfaco. Pro tio ili havas membranajn piedojn (kvankam kelkaj vivas ĉefe surgrunde).

Evoluo

Oni diras, ke Anseroformaj devenas de kiam du grupoj de filtristaj birdoj disiĝis el Ĥaradriformaj (pluvioj, mevoj kaj aliaj) disvolvigante malsimilajn metodojn filtri manĝaĵetojn el akvo. Fenikopteroj disvolvigis specialan filtran strukturon en la suba parto de iliaj bekoj. La praanseroformaj disvolvigis la bekan strukturon kiun ankoraŭ ili havas. En specifa interna beka formo adaptita lango funkcias kiel pumpilo, kiu enmetas akvon en la bekan pinton kaj elverŝas ĝin ambaŭflanke kaj malantaŭe; maldikega filtriletaro deprenas la etajn manĝajerojn kiuj estas absorbitaj kaj englutitaj. Ĉiuj anseroformaj posedas tiun bazan strukturon, sed multaj el ili disvolvigis malsimilajn manĝantajn metodojn: anseroj elplukas plantojn, segilbekaj anasoj fiŝkaptas, eĉ kriuloj, kiuj havas bekojn ŝajne kiel tiuj de anasoj, ankoraŭ havas prafiltrilojn.

Taksonomio

La Anseroformaj kaj Kokoformaj (fazanoj, ktp.) estas prabirdoj inter Novaj Makzeloj, do ili venas post strutoj kaj tinamoj en plej klasifikaj sistemoj.

  • ORDO ANSEROFORMAJ
    • Familio Anhimedoj
      • Anhima, 1 specio
      • Chauna, 2 specioj
    • Familio Anseranasedoj
    • Familio Anasedoj
      • Subfamilio Dendrocygninae: 10 specioj de fajfaj anasoj.
      • Subfamilio Thalassorninae: 1 specio, blankadorsa anaso.
      • Subfamilio Anserinae: 23 specioj de cignoj kaj anseroj.
      • Subfamilio Stictonettinae: 1 specio, lentuga anaso.
      • Subfamilio Plectropterinae: 1 specio, spronflugila ansero.
      • Subfamilio Tadorninae: 23 specioj de tadornoj.
      • Subfamilio Anatinae: ĉirkaŭ 71 specioj de plonĝanasoj.
      • Subfamilio Merginae: 20 specioj de maranasoj.
      • Subfamilio Oxyurinae: 8 specioj de rigidvostaj anasoj kaj aliaj.



Eksteraj ligiloj

greke http://www.livescience.com/animalworld/050125_dino_chickens.html greke http://www.itis.usda.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=174982 greke http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Anseriformes.html.

Ŝablono:LigoLeginda