Islanda lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Vidu ankaŭ: korekto de tajperaro
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 38: Linio 38:
* [[Lingva familio]]
* [[Lingva familio]]


[[Kategorio:Islanda lingvo| ]]
[[Kategorio:Nordĝermana lingvaro]]
[[Kategorio:Nordĝermana lingvaro]]
[[Kategorio:Lingvoj de Islando]]
[[Kategorio:Lingvoj de Islando]]

Kiel registrite je 16:30, 16 dec. 2010

Nomo : íslenska [Islenska] (antaŭ 1974 íslenzka)

Parolantoj : proksimume 280.000 (ĉefe la enloĝantoj de Islando, sed ankaŭ kelkaj usonanoj havantaj islandajn praulojn)

Parencoj : La islanda lingvo rekte devenas de la Norena lingvo de la vikingoj, kaj tiom malmulte pluevoluiĝis ke multaj eĉ konsideras tiujn du unu sama lingvo. Ĝia plej proksima parenco estas la feroa lingvo, iom pli fore la Norvega (nynorsk).

Specialaĵo : Parte pro la fiereco de la islandanoj pri sia kulturo, parte pro la iom fora situo de la insulo, la islanda lingvo dum pluraj jarcentoj ne spertis gravajn ŝanĝojn. Dum la aliaj skandinavaj lingvoj dum sia longa historio forĵetis la plej multajn gramatikajn specialaĵojn, la islanda gardis ilin ĝisdetale. Krom tio la islandanoj klopodas eviti la transprenon de fremdlingvaj neologismoj. Novajn terminojn ili formas kutime el jam ekzistantaj islandaj vortoj. Tiel ekzemple la vorto tölva (komputilo) formiĝis el tala (nombro) kaj völva (magiistino). La vorto alnæmi (= aidozo) estis formita el la eroj al (= ĉio) kaj næmi (= sensiveco) ktp. ktp. Alta-Islanda lingvo

La lernado de la islanda lingvo pro tio fariĝas sufiĉe komplika. Tamen ĝi povas esti inda, ĉar : Kiu regas la nuntempan islandan lingvon, tiu eĉ pli/malpli kapablas legi la antikvajn islandajn sagaojn.

Skribo : latina, kun du konsonantaj kromsignoj þ, ð (= interdenta s, z, IFA-a [ð, θ], þ venas el runoj) kaj vokalaj signoj æ, ö.

Specimeno (la Patro Nia) :

Faðir vor, þú sem er á himnum.
Helgist þitt nafn, til komi þitt ríki,
verði þinn vilji, svo á jörðu sem á himni.
Gef oss í dag vort daglegt brauð.
Fyrirgef oss vorar skuldir,
svo sem vér og fyrirgefum
vorum skuldunautum.
Og eigi leið þú oss í freistni,
heldur frelsa oss frá illu.
Því að þitt er ríkið, mátturinn og dýrðin
að eilífu amen.

Islandaj vortoj je Esperanto

Ŝanĝoj inter la Norena kaj Islanda lingvoj

Aliaj projektoj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoLeginda