Beorhtric: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fy:Beorhtric fan Wesseks
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: fa:بورتریک وسکس
Linio 20: Linio 20:
[[en:Beorhtric of Wessex]]
[[en:Beorhtric of Wessex]]
[[es:Beorhtric]]
[[es:Beorhtric]]
[[fa:بورتریک وسکس]]
[[fr:Beorhtric de Wessex]]
[[fr:Beorhtric de Wessex]]
[[fy:Beorhtric fan Wesseks]]
[[fy:Beorhtric fan Wesseks]]

Kiel registrite je 17:05, 18 dec. 2010

Beorhtric (m. 802) estis anglosaksa reĝo de Wessex, Anglio ekde 786.

En 786 Cynewulf, reĝo de Wessex, estis murdata. Verŝajne Egbert pretendis la tronon, sed, helpate de Offa, reĝo de Mercia kaj la plej potenca reganto de Anglio, Beorhtric iĝis reĝo de Wessex. En 789 li edziĝis al Eadburh, filino de Offa, kaj estas probable ke li agnoskis Offa kiel superulo. La loĝantoj de Wessex eĉ uzis la monerojn de Offa.

Laŭ la anglosaksa kroniko, estis dum la regado de Beorhtric kiam la vikingoj unue atakis Anglion. En 789 ili alteriĝis ĉe la marbordo de Dorset kaj mortigis reĝan oficiston kiu faris la kutimajn demandojn pri la celoj de novalvenintoj.

Post la morto de Offa (796) eblas ke mallonge Beorhtric pli sendependis. Restas nur du moneroj de Beorhtric kaj ili datiĝas de post 796: tio sugestas ke li fondis sendependan monfarejon. Tamen Coenwulf, la sekvanto de Offa, rapide restaŭris la influon de Mercia en Wessex.

Laŭ la anglosaksa historiisto Asser, Eadburh, la edzino de Beorhtric, senintence mortvenenis Beorhtric, kaj poste fuĝis al monaĥinejo en Francio, el kiu ŝi estis forpelata post kiam oni trovis ŝin kun viro. Tamen tio estas duba.

Beorhtric estis sekvata de Egbert kiel reĝo de Wessex.