Popido: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24: Linio 24:


=== Literumado ===
=== Literumado ===
* Popido konservas la sama alfebeton krom "w", kiu anstataŭigas "ŭ". Nova litero "ê" [ [[IPA|ə]] ]([[ŝvao]]) estas enkondukita
* Popido konservas la sama alfebeton krom "w", kiu anstataŭigas "ŭ". Nova litero "ê" [ [[IPA|ə]] ] ([[ŝvao]]) estas enkondukita


* Konsonantparoj KV, KZ kaj BS fariĝas respektive KW, GZ kaj PS (''akwê'', ''egzempl'', ''apsolute''). Kunmetado ne efiku je la skribmaniero.
* Konsonantparoj KV, KZ kaj BS fariĝas respektive KW, GZ kaj PS (''akwê'', ''egzempl'', ''apsolute''). Kunmetado ne efiku je la skribmaniero.



=== Diferencoj rilate al la 16 [[Fundamento|Fundamentaj]] reguloj ===
=== Diferencoj rilate al la 16 [[Fundamento|Fundamentaj]] reguloj ===

Kiel registrite je 12:47, 20 dec. 2010

Popido
idiomo
Esperanto
Denaskaj parolantoj verŝajne neniu
Fremdlingvo / dua lingvo por nekonata sed verŝajne ege malmulte
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en nenie
Reguligita de neniu
Lingvaj kodoj
Angla nomo Popido
Specimeno
Ni sjus naskiĵit liberas. Ni sjus vat nas propras pensês ed ides. Oni devat traktaj same ni sjus.
— Unua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
vdr


Popido (el "Popola Idiomo") estas variaĵo de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (vera nomo, Kamiel Vanhulle), kun kromnomo Manuel Popido, kiu kreis ankaŭ Arcaicam Esperantom kaj Gavaro (do entute, tri "sociolektoj"). Halvelik, vere ne volis krei novan internacian lingvon, sed provi doni al Esperanto la "esprimeblecon de iu dialekto", t.e. malpli prestiĝa variaĵo de la lingvo, kvazaŭ ĝi estus parolata de krudulo aŭ malklerulo.

La aŭtoro decidis ne tro tuŝi la vortaron kaj la gramatikon. Tial plejparto el la ŝanĝoj rilatas al finaĵoj, vortetoj kaj tabelvortoj.


Diferencoj inter Esperanto kaj Popido

Literumado

  • Popido konservas la sama alfebeton krom "w", kiu anstataŭigas "ŭ". Nova litero "ê" [ ə ] (ŝvao) estas enkondukita
  • Konsonantparoj KV, KZ kaj BS fariĝas respektive KW, GZ kaj PS (akwê, egzempl, apsolute). Kunmetado ne efiku je la skribmaniero.

Diferencoj rilate al la 16 Fundamentaj reguloj

1-regulo

Artikolo "la" fariĝas lo kaj plurale los (ne deklinaciebla).

2-regulo

Substantivoj perdas la finaĵon "o" sen apostrofado. Por belsoneco, oni povas aldoni "ê". ("viro" fariĝas virvirê). Por formado de la multenombro oni aldonas "s". Akuzativo "n" ekzistas sed estas ne deviga ĉar la vortordo estas SVO (subjekto - verbo - objekto). Kiam vorto estas plurala kaj akuzativa, la akuzativa "n" antaŭeniras la pluralo (los ĉevalêns).

3-a regulo

Adjektivoj finiĝas per "a" (senŝanĝe). Multenombron kaj akuzativon oni formas kiel por substantivoj.

4-a regulo

Senŝanĝe krom unu, dek, cent, mil kaj miliono kiuj fariĝas respektive won, diks, ĉend, milje, miljun.

5-a regulo

Pronomoj restas senŝanĝe krom ili, kiu fariĝas zi (verŝajne el la angla "they"). La posesivaj adjektivoj estas jenaj: ma, ca, la, ŝa, ĝa, ona, na, va, za, sa.

6-a regulo

La verbaj finaĵoj estas aj, at, it, ot, ut, u (anstataŭ respektive "i", "as", "is", "os", "us", "u"). La participaj finaĵoj fariĝas and, ind, ond, ad, id, od.

Ekzemple: li manĝat (li manĝas); ni venot (ni venos); zi estit trinkantas (ili estis trinkantaj)

11-a regulo

Kunmetitajn vortojn oni formas kiel kutime jen sen kunliga vokalo, jen per streketo, jen per kunliga vokalo "ê".

Senŝanĝaj reguloj

  • 7, 8, 9, 10, 12, 13, 14, 15
  • La 16-a regulon oni ne vere bezonas ĉar plejparto el la substantivoj estas skribitaj senpere de finaĵo.


Aliaj diferencoj

  • Ci estas komune uzita. Vi rilatas nur al pluraj personoj.
  • Verboj "esti" kaj "havi" fariĝas pli mallongaj: saj kaj vaj.
Ekzemple: mi sat (mi estas); zi vut (ili havus)
"ki-" iĝas k
"ti-" iĝas t
"i-" iĝas hi
"nen-" iĝas ni
"ĉi-" iĝas sj
alj- estas enkondukita kiel plenrajta kaj respondas al la neoficiala "ali"-serio de Esperanto.
Finaĵoj "-u", "-el", "-al" kaj "-es" ktp restas senŝangaj.
Ezemple: tu vir (tiu viro); sjes propraĵ (ĉies propraĵo); kus vars vendat-ci? (kiujn varojn vi vendas?)
  • Aŭ-vortoj malaperas: "antaŭ" fariĝas ante, "hieraŭ" farigas hiere ktp. Sed "aŭ" fariĝas o.
  • Por ne okazigi konfuzon, kelkaj sufiksoj estas modifitaj: -adz ("-ad"), -idj ("-id"), -iĵ ("-iĝ"), -indz ("-ind") kaj ("-ĉj").
  • Oni kiel eble plej ofte evitu mal-vortojn kiam ekzistas samsignifa neologismo (mava prefere ol malbona).
  • Oni uzu ĉu malpli ofte. Anstataŭe, oni kunligu verbon kun ĝia subjekto per streketo.
Ekzemple: sciat-ci? (ĉu vi scias?)
  • Anstataŭ grek- aŭ latin-devenaj sciencaj vortoj, oni uzu kutimajn vortkunmetaĵojn (vivêsciencist anstataŭ "biologisto").
  • Propraj nomojn, krom pure Esperantaj (ekz: Rusio, Parizo, Afriko ktp), ne dekliniĝas aŭ deriviĝas.

Aliaj vortaj ŝanĝoj

Krom la ĉi-supre menciitaj ŝanĝoj, la jenaj vortoj ŝanĝas:

  • bonvolu - mi petas: ples
  • ĉar: bikos
  • Fraŭlo - Fraŭlino: Mastrê - Mamzel
  • ĝis: til
  • jam: ŝon
  • jes: da
  • kaj: ed
  • ke: as
  • multe: muĉe
  • ne: nej
  • rapide: preste
  • sata: sjata (por ne konfuzi kun la verbo saj)
  • sed: mo
  • Sinjoro - Sinjorino: Sir - Sirin
  • tamen: toĥ
  • tre: muj
  • ve: laz
  • voto: vjoto (por ne konfuzi kun la verbo "vaj")


Ĉiu alia vorto el PIV estas senŝanga, krom la nemalhaveblaj ortografiaj ŝanĝoj.

Specimenoj

La Espero
Lo esper
Tiu traduko ne plene respektas la ritmon sed nur celas montri specimenon de Popido


En lo mondên venit nova sent,
Tra lo mond irat forta vok;
Per flugils de facila vent
Nun de lok flugu ĝi al lok.
Nej al glav sangên soifanda
Ĝi tirat lo homa famili:
Al lo mond eterne militanda
Ĝi promesat sankta harmoni.


Sub lo sankta signê de lo esper
Kolektiĵas pacas batalandês,
Ed preste kreskat lo afer
Per labor de los esperandês.
Forte starat murs de jarmiljes (jarmiljes aŭ jarmiljeês)
Inter los popols divididas;
Mo dissaltot los opstinas bars, (PS anstataŭ BS)
Per lo sankta am disbatidas.


Sur newtrala lingva fundament,
Komprenande won lo alia,
Los popols farot en konsent
Won granda rond familia.
Na diligenta kolegar
En labor paca nej laciĵot,
Til lo bela sonĝ de lo homar
Por eterna ben efektiviĵot.


Na Patr


Na Patr, ku sat en lo ĉiel,
sankta su Ca nom,
venu Ca reĝec, su Ca vol,
kel en lo ĉiel, tel anke sur lo ter.
Donu al ni hodie na sjutaga pan
ed pardonu al ni nas ŝuldês
kel ni anke pardonat al nas ŝuldandês;
nej konduku ni en tentên,
mo liberigu ni el mavo.
Amen

Ceteraĵoj

En la libro pri Popido, estas multaj eraroj fare de la aŭtoro mem pri sia propra lingvo.

Li ankaŭ proponis Normlingva Esperanto, kio rilatus al la neceso realproprigi al Esperanto la literojn kiuj al ĝi "mankas" (y, w, x, q), celante plibone reprezenti la terminologion sciencan de deveno greko-latina. Per tiuj projektoj, li provis disigi la ĉiutagan Esperanton (Popidon) de la scienca Esperanto.


Referenco

  • Halvelik, Manuel; Popido, la verda dialekto. (Normlingva serio, 5). Brugge: Eldonejo-librejo Sonorilo, 1973 54 paĝoj.
  • Halvelik, Manuel, Popido, la verda dialekto, Serio "La sociolekta triopo", Eldonejo-librejo Sonorilo, 2-a versio, 2009, 167 paĝoj.